Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Faktoj kaj fantazioj. Marjorie Boulton. Roterdamo: UEA, 1993. 431 pagoj, 21cm. ISBN 92 9017 028 X. Prezo 10.50 €.
Faktoj kaj fantazioj estas legolibro, kiun UEA mem komisiis speciale por homoj, kiuj apartenas al la kategorio "progresantoj". En la antaŭparolo, la aŭtoro klarigis, ke laŭ ŝi la kategorio "progresantoj" inkluzivas tiujn, kiuj finis unuan elementan kurson pri Esperanto, kaj deziras plustudi.
En la libro troviĝas fabeloj el multaj partoj de la mondo (la "fantazioj"), kaj ankaŭ kolekto de proverboj, kuriozaĵoj, faktoj kaj interesaĵoj (la "faktoj").
Faktoj kaj fantazioj helpas la progresantojn pri la frazkonstruado, kreskigas la kapablon legi, skribi kaj paroli. Uzante simplan stilon, la aŭtoro prezentas utilajn esprimojn, kiujn progresantoj ankoraŭ ne tute regas.
Jen alia bonega libro por homoj, kiuj deziras plibonigi sian Esperanton, plivastigi sian vortostokon per facila legado de granda gamo de diversaj literaturaĵoj: poemoj, proverboj, fabeloj kaj interesaj artikoloj.
Legante tiun ĉi libron, vi atentos, miros, ridos kaj, certe, lernos.
La libron oni povas aĉeti ĉe la libroservo de UEA.
Maŭrico Giacometto ('Rico')
Redaktite de Rico
- 5
- 1
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.