La tombejo Saint Pancras kaj Islington, Londono
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Lanjo Mejo.
En la okcidenta mondo, kremaciado (forbruligo) estas ofta maniero por formeti kadavrojn. Tio estas la plej ofta metodo ankaŭ en Barato. Sed en multaj aziaj landoj kremaciado ne estas ŝatata metodo, kaj estas tre grave prizorgi la tombojn de la antaŭuloj. Pri tiu temo vidu la artikolon en uea.facila Tago de la antaŭuloj.
En landoj, kie oni praktikas kremaciadon, kion oni poste faras per la cindro? En okcidentaj landoj estas pluraj metodoj. Unu metodo estas disŝuti la cindron en aparte bela loko, aŭ en loko, kiu estis amata de la mortinto.
En Britujo populara loko por disŝuti cindrojn estas la pinto de Snowdon, tre bela monto en nord-okcidenta Kimrujo. Tiom da homoj faras tion, ke tio eĉ kaŭzas problemon. La cindroj riĉigas la teron, kaj nutras la plantojn, kiuj kreskas tie. Sed sur montopinto la tero estas nature malriĉa, kaj normale nur iuj specoj de plantoj povas kreski tie. Pro la multaj cindroj, kiujn homoj disŝutas tie, aperas herboj kaj aliaj plantoj, kiuj normale ne devus kreski sur montopinto. Tial la instancoj petas, ke oni ne plu disŝutu cindrojn en tiu loko.
Mi mem loĝas apud tombejo en Londono. La tombejo estas tre granda kaj malnova (fakte ĝi estas la plej granda en Britujo), kaj troviĝas tie tomboj el la 19-a jarcento ĝis la nuntempo. Estas interese promeni tie, ĉar en Londono loĝas – kaj ankaŭ mortas – homoj el la tuta mondo. Per la nomoj kaj la skriboj sur la tomboŝtonoj oni facile rekonas tombojn de ĉinoj, vjetnamoj, italoj, grekoj, turkoj, niĝerianoj, poloj, kaj multaj aliaj.
La plej granda parto de la tombejo estas atente prizorgata, sed la pli malnovaj partoj restas en natura stato. Tie inter la malnovaj tomboŝtonoj kreskas arboj kaj naturaj floroj, kaj oni ofte vidas vulpojn, sciurojn, kaj multajn specojn de birdoj.
Forlasita parto de la tombejo kun printempaj floroj
En la tombejo estas ankaŭ kremaciejo. Apud la kremaciejo estas granda regiono de tomboŝtonoj por la kremaciitoj. Kompreneble ili estas pli malgrandaj kaj bezonas malpli da spaco ol la tomboŝtonoj por enterigitoj.
Tomboŝtonoj por kremaciitoj
Kelkaj familioj ne metas tomboŝtonon, sed latunan ŝildon memore al la amata homo. Aliaj familioj preferas enterigi la cindron kaj planti sur tiu loko roz-arbuston memore al tiu homo. Tial apud la kremaciejo troviĝas ankaŭ ĝardeno plena je rozarbustoj. Tio estas maniero por memori amatan homon, ankaŭ se tiu estis kremaciita.
Rozĝardeno apud la kremaciejo
Anna Löwenstein
- 2
Anna Löwenstein estas redaktoro de uea.facila, kaj ankaŭ verkinto de tri romanoj en Esperanto. Ŝi estas brita, kaj loĝas en Londono.
- arbusto: ligneca planto malpli alta ol arbo.
Foto: Wikimedia/Arek982 CC BY-SA 4.0
- Barato: alia nomo de Hindujo.
- cindro: tute forbrulintaj restaĵoj post fajro.
- instanco: grava organizaĵo posedanta juĝan aŭ decidan povon.
- kadavro: korpo de mortinta estaĵo.
- Kimrujo: lando en Britujo, okcidente de Anglujo.
- kremacii: forbruligi la korpon de mortinto.
- latuno: flava metalo.
Foto: Wikimedia/Henryk Kotowski CC BY-SA 3.0
- nutri: doni al vivanta estaĵo la manĝaĵojn necesajn por la vivo; doni al iu afero la necesajn materialojn por ke ĝi funkciu.
- pinto: plej alta punkto.
- sciuro: malgranda besto, kiu facile kuras en la arboj.
- ŝildo: tabulo, ofte el metalo, kun skribita informo.
Foto: Wikipedia/Sager77 CC BY-SA 3.0
- tombo: fosaĵo en la tero aŭ fermita dometo, en kiun oni metas mortinton; memoriga ŝtono starigita ĉe tia loko.
- vulpo: besto simila al hundo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.