Dankon por via interesa artikolo. Mi vojaĝis kelkajn fojojn apud la belega monto de Snowdon (irante al aŭ de la boato ĉe Holyhead) En tiaj lokoj, estas grave memori la konsilon, "lasu nenian spuron" dum oni promenas aŭ ekskursas, tiel ke la naturo konserviĝas.
Mia najbarino volis disŝuti la cindrojn de ŝia patrino kaj la familio decidis fari tion en la maro apud Dublino. La cindroj de la patrino estis en bela kartona skatolo. Mia najbarino kovris la skatolon per rozoj de ŝia ĝardeno kaj aliaj floroj de mia. (La patrino tre ŝatis ĝardenadon, kaj aparte rozojn). La skatolo kaj la floroj sinkis en la maron post kelkaj minutoj, Mi pensas, ke tio estis bona, bela maniero de trakti cindrojn. Sed la problemo estas la karbona spuro de kremacio.