Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Paul Peeraerts.
Kial ni parolas al aparatoj? Pro tri kialoj.
Se aparato ne faras tion, kion ni volas, ofte ni koleriĝas. Krome, multaj homoj havas amikan senton pri sia aŭto. Ni vidas vizaĝon antaŭe kun la aŭto-lampoj kiel okuloj. Kaj multaj ŝoforoj karesas per la mano la kapoton kiam ili eliras el sia aŭto. Vere!
Kompreneble ni scias, ke maŝinoj ne misfunkcias intence por malutili al ni. Sed kelkafoje ŝajnas, kvazaŭ ni ekrilatas kun objekto, eble pro la impreso, ke ĝi kunlaboras kun ni.
Doni homajn ecojn al nehomaj estuloj aŭ objektoj havas la sciencan nomon antropomorfismo. Ni ĉiuj, ĉie en la mondo, emas fari tion. Tiu fenomeno havas neniun rilaton kun la nuntempaj evoluoj en la teknologio pri “inteligentaj” aparatoj.
Peter Ruijten de la Teknika Universitato en Eindhoven (Nederlando) esploras tiun fenomenon. Ruijten mem havas specialan rilaton kun sia lavmaŝino. Laŭ li, la du butonoj de la aparato ŝajnas kvazaŭ okuloj. Kiam li malfermas la maŝinon, vestaĵoj ruliĝas el ĝi kvazaŭ la lavmaŝino volus vomi. Ruijten ĉiam ridas pro tio: tiamaniere, ĉiufoje kiam li lavas vestojn, estas eta momento de ĝojo.
Sed kial ni faras tion? La respondo estas simpla: ni estas sociaj estuloj, alivorte estas grave por ni interagi kun aliaj homoj. En nia moderna socio, ni estas pli izolitaj kaj havas malpli da persona interago kun aliaj homoj ol en la pasinteco. Samtempe, multaj aparatoj fariĝis grava kaj necesa parto de nia ĉiutaga vivo. Kiam ni parolas kun tiuj objektoj, nia interago kun ili fariĝas pli signifoplena, kaj donas al ni la impreson, ke iu (aŭ io!) aŭskultas.
Alia kialo por paroli al objektoj, estas ke tio donas al ni senton, kvazaŭ ni regas la situacion. Ekzemple: imagu, ke vi okupiĝas per komputilo pri grava tasko. La limdato estas hodiaŭ. Tiam, la komputilo blokiĝas kaj vi vidas nur bluan ekranon. Vi koleriĝas kontraŭ la komputilo, sed tio kompreneble ne helpas. Sed, laŭ Ruijten, estas pli agrable kredi, ke nia komputilo intence malhelpas nin, ol konfesi, ke ni komprenas nenion pri tiu aparato.
Laste, tutsimple estas amuze doni homajn ecojn al objektoj. La interago povas igi nin ridi kaj igas nin pli feliĉaj. Pensu pri la vomanta lavmaŝino de la esploristo Ruijten.
Resume, paroli al objektoj estas maniero por kontaktiĝi kun la mondo ĉirkaŭ ni, por havi senton de regado en malfacila situacio, kaj por esti pli ĝojplenaj. Do la sekvantan fojon kiam vi parolos al via aŭto, ne maltrankviliĝu. Tio simple estas homa konduto.
Ĉu ankaŭ vi foje parolas al maŝinoj? Bonvolu rakonti al mi pri tio en la komentoj.
Jessie Cecilia
Fonto: Universiteit van Nederland (2023). “Zie jij overal gezichten? Dit is waarom!”
- 4
- 1
Jessie Cecilia van Loon (1977) estas nederlanda esperantisto. Ŝi laboras kiel komerca verkisto. En sia libertempo ŝi ŝatas legi librojn kaj lerni fremdajn lingvojn. En majo 2022 ŝi eklernis Esperanton. Sekvu Jessie Cecilia per Tvitero (@Cecilialanguage) aŭ Instagramo (@cecilia_language).
- blokiĝi: ne plu kapabli moviĝi pri iu malhelpo.
- butono: malgranda rond-forma objekto por fermi vestaĵon; simil-forma elstara klaveto, kiun oni premas por funkciigi maŝinon.
- fenomeno: natura okazaĵo aparte priparolata kaj nomata; tre speciala okazaĵo.
- impreso: efiko trafanta la sentumojn, la menson aŭ la emociojn.
- izolita: apartigita de la aliaj, sen kontaktoj kaj ebleco komuniki.
- kapoto: metala malfermebla antaŭa kovrilo de aŭtomobilo.
- karesi: delikate kaj ame tuŝi.
- konduto: maniero agi en siaj rilatoj kun aliaj homoj.
- resume: mallonge redonante la ĉefan enhavon de artikolo, parolado aŭ simile.
- ŝoforo: kondukisto de aŭtomobilo aŭ aŭtobuso.
- teknologio: scienco pri la iloj kaj metodoj uzataj en industrio por fabriki diversajn objektojn pli rapide kaj efike.
- vomi: elverŝi el la buŝo tion, kion oni manĝis.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.