Salti al enhavo

Tria karavano de Esperanto al Norda Koreio


 Diskonigi

Membroj de la karavano antaŭ la Triumfa Arko en Pjongjango

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Gabrielo Corsetti.

De la 20a ĝis la 24a de aŭgusto 2019, la tria karavano de Esperanto al Norda Koreio okazis sukcese. La karavano konsistis el 13 esperantistoj el Ĉinio.

Ĉiuj membroj de la karavano kolektiĝis en lim-urbo de Ĉinio kun la nomo Dandong kaj busis trans la ponton kiu ligas la du landojn, Nordan Koreion kaj Ĉinion. La nomo de la ponto estas Ponto de rivero Jalu. Ĝi estas fama pro la korea milito. Rivero Jalu apartigas la du landojn. En la feraj traboj ni povis vidi multajn truojn de kugloj restintaj post la milito, kiu okazis inter 1950 kaj 1953.

640px-Boundary_River_Highway_Bridge_of_Sino-Korean_Yalu_River.jpg.43bf87a6089b52de910991c2056577e6.jpgPonto super rivero Jalu.                                                                        Foto: Ajew  CC BY-SA 4.0

Atinginte la urbon Sinujo de Norda Koreio ni ŝanĝis trajnon al la ĉefa urbo Pjongjango.

Esperantistoj Wang Yanjing kaj Zhangwei en la karavano instruis Esperanton al tri ĉiĉeronoj de Norda Koreio vespere post la vespermanĝo. Tio okazis kvar fojojn kaj ĉinaj esperantistoj ankaŭ parolis Esperante kun la ĉiĉeronoj dum la vojaĝo.

La ĉiĉeronoj de Norda Koreio estis junaj kaj saĝaj kaj ili lernis Esperanton rapide kaj diligente. Ili ŝatas Esperanton, kiu estas alia fenestro por ili por rigardi la mondon.

Post unu aŭ du lecionoj la ĉiĉeronoj povis interparoli Esperante kun la ĉinaj esperantistoj per facilaj frazoj, ekzemple, Saluton, Rapide iru, Bonan matenon, Ĝis morgaŭ ktp. Oni povis vidi ilian entuziasmon pri Esperanto.

Karavanaj membroj ankaŭ vojaĝis al multaj vidindaj lokoj: al malnova urbo Kaisung, la fama domo Punmunjun kaj al la limo kun Suda Koreio, kie antaŭ nelonge la du prezidantoj de Usono kaj Norda Koreio manpremis kaj interparolis.

Niaj membroj ankaŭ vizitis la faman monton Kimgangsan.

Dum la vojaĝo la ĉinaj esperantistoj ankaŭ prezentis Esperanton al aliaj fremdlandaj homoj, kiujn ili renkontis, ekzemple el Aŭstrio, Svislando, Germanio kaj Britio.

Zhangwei
 

  • Ŝati 5

Zhangwei estas ĉina esperantisto, nun pensiulo. Li lernis Esperanton en 2013 per Interreto, kaj organizas vojaĝojn al Norda Koreio por esperantistoj.


  • trabo: longa dika pecego de ligno aŭ metalo kutime uzata por subteni parton de konstruaĵo.

lost-places-2149140_640.jpg.c7e350062c5d06f422078540127952ef.jpg

  • kuglo: malgranda malmola metala objekto kiu estas elĵetata tre forte kaj rapide el portebla militilo.

firearm-409252_640.jpg.2b1635b42c2c4a260ec52d05236558bd.jpg

  • trajno: fer-voja vagonaro.

train.jpg.ecc8104e16b7a34b0747167b94abbb97.jpg                                    Foto: N509FZ  CC BY-SA 4.0

  • ĉiĉerono: gvidisto por turistoj.

Tour_Guide.jpg.352e4f1379a2076938f223ccdaa49c3e.jpg                                Foto: Si Griffiths  CC BY-SA 3.0

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.