Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
La esperantista komunumo posedas kastelon en Francio, ĉu vi sciis tion?
Ĉi-jare, ni festis nian 70-an datrevenon. Jes ja, esperantistoj aĉetis la kastelon Grezijono (Grésillon) en 1952. Tiu kastelo situas en la franca urbeto Baugé-en-Anjou. La kastelo estis konstruita pli frue, en 1882.
Baugé-en-Anjou situas apud la vizitinda urbo Angers, en la regiono de la famaj kasteloj de la riverego Luaro (Loire).
Dum la ĵus pasinta somero ni okazigis du studperiodojn en Grezijono.
Nia unua studperiodo okazis en julio. Venis homoj, kiuj jam flue parolas Esperanton, kaj ankaŭ homoj, kiuj tute ne parolis la lingvon. Tiu studperiodo nomiĝis Maratona kurso kaj daŭris dek tagojn. La kursoj okazis matene kaj post ripozo oni daŭrigis la studadon ankaŭ posttagmeze.
Ni ekskursis unu fojon dum tuta tago por viziti du lokojn en la regiono Luaro. Ni vizitis la belegan kastelon Azay-le-Rideau, kaj ankaŭ subteran muzeon, kie oni kreskigas fungojn. La fungoj kreskas en subteraj kavernoj, kie en la pasinteco oni elfosis blankajn ŝtonojn por konstrui kastelojn kiel tiu ĉi:
La kastelo Azay-le-Rideau
Je la fino de la studperiodo, ni okazigis sesion de ekzamenoj organizitaj de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) laŭ tri niveloj.
Tute certe, ĉiuj partoprenantoj plibonigis sian paroladon pro la kursoj kaj pro la uzado de Esperanto tuttage, eble eĉ dum sonĝoj nokte!
Poste, en aŭgusto, okazis nia kutima Festa semajno. La infanoj sentis sin kvazaŭ en paradizo en la parko kaj arbaro de la kastelo. Nicky Janssen okupis ilin per manlaborado. Bert Schumann proponis naĝi en lagoj de la ĉirkaŭaĵo, kaj estis ankaŭ aliaj agadoj.
Jen la du ĉefaj someraj renkontiĝoj, kiujn vi povos partopreni ankaŭ la venontan jaron en 2023!
Jannick Huet Schumann
- 3
- 1
Jannick Huet Schumann estas franca esperantistino, kiu lernis Esperanton kiel juna virino, danke al sia patrino, kiu lernis ĝin pli frue. En 1987 ŝi renkontis en Varsovio Bert Schumann el GDR (Germana Demokrata Respubliko). En 1993 ili geedziĝis kaj edukis siajn du gefilojn trilingve (france, germane kaj Esperante). Ili kune aktivas por Esperanto, lastatempe ĉefe en Kastelo Grésillon. Ŝi estas onklino ĉe la projekto Ekparolu! kaj ĝuas paroli Esperante kun diversaj “genevoj” el la tuta mondo.
- fungo: ne-verda kreskaĵo; kelkaj specoj estas bongusta manĝaĵo, sed aliaj povas mortigi tiun, kiu manĝas ilin.
- kastelo: granda loĝloko, defendebla kontraŭ atakoj per altaj muroj; granda konstruaĵo kie loĝas reĝo aŭ alia grava persono.
Foto: Wikipedia/WyrdLight.com CC BY-SA 3.0
- kaverno: natura profunda malplena spaco sub la tero aŭ en la flanko de monto.
- maratono: tre longdistanca kurado, kutime je 42,2 km; longedaŭra kaj seninterrompa postula sperto.
- sesio: kunsida periodo; difinita serio de kunsidoj.
- situi: troviĝi, esti en iu loko.
-
sonĝo: bildoj kaj ideoj, kiujn oni vidas aŭ spertas dum la dormo.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.