Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon.
Du fojojn jare okazas Malferma Tago ĉe la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo, Nederlando. Tio estas okazo, kiam esperantistoj estas invitataj viziti la oficejon. Tie ili povos aŭskulti prelegojn, babili kun aliaj esperantistoj, trinki (sen-page) teon kaj kafon kaj pasigi tempon en la libro-servo.
La venonta Malferma Tago estos la 50-a, do speciala okazo. La dato estos la 20-a de aprilo 2019. Se vi estos en aŭ apud Nederlando en tiu dato, ni rekomendas, ke vi vojaĝu al Roterdamo por tie ĉeesti.
Estos plena kaj interesa programo, kun honoraj gastoj Dmitrij Ŝevĉenko kaj Anna Striganova, redaktoroj de revuo Esperanto. Ili prezentos la Retan Revuon, novan iniciaton de UEA. Krome estos prelegoj de pluraj estraranoj de UEA kaj de Manuela Burghelea, volontulo de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Prelegos ankaŭ Katalin Kováts, respondeculo de la retejo edukado.net kaj organizanto de Esperanto-ekzamenoj tra la mondo.
Oni prezentos novaĵojn de la libro-servo, kaj se vi volos aĉeti librojn, estos ĝenerala sesona rabato.
La libroservo de UEA
Partopreno en la Malferma Tago estas senpaga, kaj ne necesas anonci vin anticipe. Por la adreso kaj instrukcioj, kiel atingi la Centran Oficejon, legu ĉi tie. La aranĝo daŭros de la 10-a ĝis la 17-a horo.
- 5
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.