Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio Giacometto.
De la 12-a ĝis la 20-a de julio okazis Somera Esperanto-Studado (SES) en la historia slovaka urbo Nitra. SES estas ĉiu-jara aranĝo, kiu enhavas lingvajn kaj literaturajn kursojn, ekskursojn, prelegojn, sportojn kaj laborgrupojn. Ĉi-jare la organizantoj proponis, krom SES, ankaŭ SEP (Somera Esperanto-Programado). Ĉiumatene programistoj de Esperantujo povis dum sep tagoj programi, grafikumi kaj fasoni.
Esperanto-instruadon gvidis spertaj Esperanto-instruistoj en ses grupoj laŭ la lingvo-nivelo, de komencantoj (nivelo A1) ĝis progresintoj (nivelo C1). Ĉi-jare partoprenantoj povis ankaŭ elekti kurson de Esperantaj literaturo kaj kulturo. Ankaŭ vespere okazis interesaj aranĝoj: estis nacia kaj internacia vesperoj, bonegaj koncertoj, lud-vesperoj kaj diskoteko.
Pli ol 160 homoj el 22 malsamaj landoj partoprenis. Ĉeestis homoj el multaj landoj en Eŭropo, kaj la listo de la partoprenantoj eĉ enhavis homojn el Kolombio, Sud-Afriko kaj Kanado.
Krom la bunta kaj interesa posttagmeza programo kun lingvaj kursoj, filmoj, danc-kursoj, jogo, kroĉetado, teatraj laborgrupoj kaj aliaj, partoprenantoj povis ĝui ankaŭ interesegajn ekskursojn en Nitra, al la slovaka ĉefurbo Bratislavo, kaj al aliaj urboj kaj vidindaĵoj en Slovakio.
Ĉi-jare, en 2019, la ĉefurbo de Esperantujo estis la ĉarma sudokcident-slovaka urbo Nitra. Ĉu ankaŭ vi partoprenos venontjare?
Por pli da informoj pri SES, bonvolu viziti la retejon ses.ikso.net/2019/eo/
Maurizio Giacometto
Redaktite de Rico
- 2
Maurizio Giacometto estas italo loĝanta en Britio, redaktoro de gazetoj kaj sendependa eldonisto. En Esperantujo, li redaktas kiel volontulo la bultenon de Esperanto-Asocio de Britio kaj prizorgas la rubrikon "Libroservo" de uea.facila.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.