Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Nguyễn Thị Phương Mai.
Riĉa programo, urba akcepto, nacia vespero, internacia vespero, ekskursoj… la 9-a Azia-Oceania Kongreso estis kiel malgranda Universala Kongreso. Ĝi okazis de la 25-a ĝis la 28-a de aprilo 2019 en ĉarma mar-urbo Danang en Vjetnamio.
Aliĝis 281 personoj el 22 landoj: Aŭstralio, Barato, Brazilo, Ĉinio, Filipinoj, Hispanio, Hungario, Indonezio, Israelo, Japanio, Kongo, Koreio, Mongolio, Nepalo, Pollando, Rusio, Singapuro, Tajlando, Turkio, Usono, Uzbekio kaj Vjetnamio.
Krom la urba akcepto estis ankaŭ akcepto kun luksa bankedo de Vjetnama Unio de Amikecaj Organizoj. En solena inaŭguro, VUAO transdonis medalojn al pluraj elstaraj esperantistoj, kiuj multe kontribuis al la Esperanto-movado en Vjetnamio. Inter ili estis s-ro Lee Jungkee, estrarano de Universala Esperanto-Asocio.
Memore al tiu grava internacia evento en Danang, oni plantis kvin arbojn en la parko “Junularo” (Thanh Nien). La kvin verdaj arboj signifas la kvin kontinentojn.
Por bonvenigi la kongreson, Vjetnama Esperanto-Asocio eldonis kvar librojn:
- Vjetnama Antologio (en Esperanto).
- Proverbaro en kvar lingvoj: la vjetnama, angla, Esperanta kaj franca.
- Vivo de Zamenhof (en Esperanto de Edmond Privat kun vjetnama traduko de s-ino Nguyen Thi Ngoc Lan).
- Nia mirinda vojaĝo (en Esperanto de s-ro Hori Yasuo kun vjetnama traduko de s-ro Tran Quan Ngoc).
Informoj pri la kongreso estis dissenditaj de ĉirkaŭ 40 gazetaraj agentejoj kaj televidoj.
Kiel sekvo de la kongreso estis revivigo de la iama Esperanto-asocio en Danang kun planoj por estonta agado, kaj japana esperantisto s-ro Usui Hiroyuki anoncis sian deziron resti en la urbo por instrui Esperanton kaj la japanan lingvon.
Nguyễn Thị Phương Mai
Redaktite de Anna
- 5
Nguyễn Thị Phương Mai estas vjetnamino, esperantistino ekde la jaro 1997. Ŝi estas vicprezidanto de Vjetnama Esperanto-Asocio kaj de la Azia-Oceania Komisiono de UEA (KAEM), kaj prezidanto de Hanoja Esperanto-Asocio.
- medalo: metala disketo surhavanta bildon aŭ skribaĵon memore al iu grava okazintaĵo aŭ por montri respekton al merita homo.
Foto: Danielle Keller CC BY-SA 2.5
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.