Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Miko Sloper.
Hans Christian Andersen estis dana verkisto, kiu famiĝis ĉefe pro verkado de fabeloj. Liaj 156 fabeloj kaj rakontoj estas tradukitaj al pli ol 100 lingvoj kaj ofte aperis ankaŭ kiel teatraĵoj kaj filmoj. La fabelojn de Andersen, kiuj aperis libroforme en kvar volumoj, tradukis al Esperanto L.L. Zamenhof.
Andersen naskiĝis en la jaro 1805 en la urbo Odense, Danio, en tre malriĉaj cirkonstancoj. La ĉambro, en kiu la familio loĝis, estis samtempe manĝejo, dormejo kaj ankaŭ laborejo de la patro, kiu estis ŝuisto. La patro estis tre talenta kaj tre amis la filon, por kiu li mem produktis ludilojn, legis fabelojn kaj desegnis bildojn. La patro bedaŭrinde mortis, kiam Andersen estis nur 11-jara.
La patrino de Andersen estis lavistino tute ne-edukita, ĉar neniu instruis al ŝi legi kaj skribi. Post la morto de sia edzo, ŝi edziniĝis denove, sed ŝia nova edzo ne multe okupiĝis pri la infano, kaj ne amis lin. Ankaŭ knaboj el ilia strato ofte mokis kaj ĝenis lin.
Kelkaj gravaj homoj rekonis la talenton de Andersen. Per ilia helpo li sukcesis edukiĝi, kaj li komencis verki. En 1835 aperis lia tre sukcesa romano La improvizisto, kaj en la sama jaro ankaŭ malgranda kajero kun la titolo Fabeloj rakontitaj por infanoj.
Andersen deziris verki teatraĵojn kaj romanojn, sed ĉefe pro siaj fabeloj li atingis tutmondan famon. La fabeloj estis verkitaj por infanoj, sed samtempe ankaŭ por plenkreskuloj. Lia vojaĝo de malriĉeco al tutmonda famo pensigas pri lia fabelo La malbela anasido en kiu la malbela, malfeliĉa anasido plenkreskas kaj malkovras, ke ĝi ne estas anaso, sed belega cigno.
H.C. Andersen de Thora Hallager (1869)
Andersen restis fraŭlo dum sia tuta vivo, kvankam li deziris edziĝi. Li ne estis sukcesa ĉe virinoj, kaj dufoje enamiĝis al virinoj, kiuj rifuzis lin. Lia fabelo Persista stana soldato rakontas pri malfeliĉa, senespera kaj unu-flanka amo. La plej gravajn okazintaĵojn de sia vivo Andersen priskribis en sia ampleksa libro Fabelo de mia vivo.
Andersen ricevis rekonon kaj famon en Danio multe malpli frue ol en aliaj landoj. Aparte fierigis lin la okazo en 1867, kiam la urbestraro de Odense proklamis lin honora civitano. Li konsideris tion la plej bela festo de sia vivo.
Andersen mortis post serioza malsano en 1875, en la aĝo de 70 jaroj. La funebran ceremonion ĉeestis la reĝo kaj ties filoj. Survoje al la tombejo miloj da homoj staris laŭlonge de la stratoj por diri lastan adiaŭon al tiu fama filo de Danio.
Vi povas legi kaj elŝuti la Esperantan tradukon de la fabeloj de Andersen ĉi tie.
Stano Marček
Redaktite de Anna
- 3
- 2
Stano Marček estas eks-prezidanto de Slovakia Esperanto-Asocio, iama redaktoro de revuo Esperanto (2002-2013), nuntempa redaktoro de Juna Amiko kaj aliaj revuoj. Li estas aŭtoro de la lernolibro Esperanto per rekta metodo, jam tradukita en 46 lingvojn.
- adiaŭ: saluto kiam oni foriras por tre longa tempo aŭ por ĉiam.
- ampleksa: granda, vasta, entenanta multajn aferojn.
- anaso: akvobirdo.
Foto: Wikipedia/Mdf CC BY-SA 3.0
- ceremonio: festo por speciala religia aŭ publiko okazo.
- cigno: granda kaj bela akvobirdo, kutime blanka, kun longa kolo.
- cirkonstanco: unu el la samtempaj detaloj ĉirkaŭ iu okazaĵo aŭ situacio.
- civitano: persono apartenanta al ŝtato, regiono aŭ urbo, kun politikaj rajtoj pro tiu aparteno.
- fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
- fiera: tre kontenta pri si mem kaj pri la aferoj, kiujn oni mem faris. fierigi: veki en alia homo senton de fiero.
- funebra: malĝojega pro ies morto; rilata al la aranĝoj post ies morto.
- honora: traktata kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras.
- improvizi: sen antaŭa preparado tuj produkti aŭ organizi ion.
- persisti: plu fari aferon malgraŭ malhelpoj.
- proklami: klare anonci, por ke la publiko sciu.
- rifuzi: malakcepti, ne konsenti.
- stano: brila metalo (Sn), kiu facile moliĝas per fajro, facile tranĉebla.
- ŝuisto: ŝuo-faristo.
- talento: aparta, rimarkinda kapablo.
- titolo: nomo de libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.
- tombejo: loko kie mortintoj estas enterigitaj.
- urb-estraro: la grupo de homoj, kiuj direktas la aferojn de urbo.
- volumo: unu libro el pluraj, kiuj kune konsistigas pli longan verkon.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.