Festivalo por la paco organizata de Unesko okazos en Tolosa (Hispanujo) la 19an de septembro 2020 (do post unu jaro). La laborlingvoj de tiu festivalo estas la franca, la angla, la hispana kaj Esperanto.
Dum la festivalo estos projekciataj filmetoj de ĥoroj tra la mondo, kantantaj por la paco en la plej diversaj lingvoj. La tekstoj de tiuj kantoj devos esti tradukitaj al unu el la kvar laborlingvoj: franca, angla, hispana aŭ Esperanto.
Se vi konas ĥoron, kiu povus realigi tian 3-minutan filmeton de kanto por la paco, en iu ajn lingvo (kun traduko de la teksto al Esperanto) aŭ rekte en Esperanto, kontaktu François Lo Jacomo.
Redaktite de Anna
- 1
- projekcii: sendi filmon aŭ alian luman bildon sur ekranon.
Foto: Paul Keller CC BY-SA 2.0
- ĥoro: grupo da homoj, kiuj kantas kune unu-sone aŭ plur-voĉe.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.