Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Lasta novaĵo! Aperis la rezulto de la filmkonkurso (vidu la suban artikolon). Por trovi la rezulton, kontrolu ĉi tie. Partoprenis 35 filmoj (inter ili estis 10 filmetoj faritaj de Ĉina Radio Internacia) pri 30 urboj kaj asocioj en 15 landoj en kvin kontinentoj.
Ĉi-jare oni festos la 55-jariĝon de la Esperantaj dissendoj de Ĉina Radio Internacia. Por festi tiun okazon Ĉina Radio kaj Universala Esperanto-Asocio anoncas filmo-konkurson “Mia Asocio, Mia Urbo”. La konkurso celas diskonigi Esperanto-asociojn en diversaj lokoj tra la mondo kaj samtempe la lokajn kulturaĵojn de la urboj, kie troviĝas tiuj asocioj.
Por partopreni en la konkurso necesas sendi mallongan (2- ĝis 10-minutan) filmon, kun subtekstoj, pri sia Esperanto-asocio kaj pri la kulturaĵoj de sia urbo. Laŭ sugesto de UEA, vi povus ankaŭ filmi urbon, kie okazis aŭ okazos nacia aŭ internacia Esperanto-kongreso, kunveno, seminario, renkontiĝo, aŭ alia evento.
Krom la filmo, necesas sendi ankaŭ artikolon bele ilustritan per bildoj aŭ fotoj pri la asocio kaj la kulturaĵoj de la urbo, kiun vi elektis.
La filmo, artikolo kaj subtekstoj kompreneble devas esti en Esperanto. Sed atentu: la lim-dato jam alproksimiĝas! Necesas sendi la filmon ĝis la 15a de decembro.
La tri plej bonaj filmoj estos prezentataj dum la Universala Kongreso en Montrealo. La gajnintoj ricevos tre interesajn premiojn:
1. senpagan aliĝon al la Universala Kongreso en Montrealo (aŭ repagon de la aliĝkotizo, se tio jam estis pagita);
2. loĝadon en hotelo dum la daŭro de la kongreso;
3. partan repagon (ĝis 500 eŭroj) de la vojaĝo.
Premioto, kiu ne povos ĉeesti la kongreson, rajtos alimaniere uzi la premian sumon.
Se vi deziras partopreni en la konkurso, atentu, ke vi devas esti individua membro de UEA por 2019. Nemembroj povas aliĝi ĉe la retejo de UEA.
Bonvolu vidi la Gazetaran Komunikon de UEA por la detala regularo de la konkurso.
Redaktite de Anna
- 2
- 1
- aliĝo: aldoniĝo, almetiĝo, membriĝo.
- dis-sendo: program-elsendo per radio, televido aŭ Interreto.
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- ilustri: aldoni desegnaĵojn aŭ bildojn al teksto.
- individua: unuopa, kiel unu aparta membro de grupo.
- seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
-
sugesti: venigi en ies penson iun ideon, proponi ideon.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.