Salti al enhavo

Niaj filmetoj


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Kiam Anna proponis al mi la taskon redakti la filmo-rubrikon por uea.facila, mi tre volonte akceptis. 

Kiel lingvoinstruanto, kaj eĉ kiel iama lingvolernanto, mi konsideras filmojn ege gravaj por lernantoj. En filmoj oni vidas la rolantojn, aŭdas iliajn voĉojn, oni estas preskaŭ inter ili. Tiel la temo fariĝas pli komprenebla. La spektantoj povas sekvi la okazaĵojn, vidas mem la scenojn, kaj pli rapide komprenas la tuton.

Mia ideo estas, ke la filmoj por uea.facila estu kiel eble plej diversaj laŭ temoj, ĝenroj kaj facileco. Tiel ili taŭgos por ĉiuj niveloj de lernantoj kaj lingvopraktikantoj. Mi deziras atingi spektantojn kun diversaj lingvoniveloj: de la nespertaj komencantoj ĝis tiuj, kiuj kapablas plenumi la plej malfacilajn taskojn. Tial ni montras per steletoj la facilecon de la proponitaj filmetoj. 

La taksadon de la facileco plej ofte faras mi, sed mi ankaŭ tre volonte akceptas la opiniojn de la spektantoj. Jen miaj konsideroj: kiom da “malfacilaj” vortoj troviĝas en la teksto, la konstruo de la frazoj, la rapideco de la elparolo, la akĉento, kaj ĉu estas Esperanta subteksto.

Mi klopodas kolekti filmojn kun diversaj temoj kaj ĝenroj: raportojn, intervjuojn, artajn filmojn, amuzajn filmojn, fabelojn, kantojn, poemojn. Indas ekkoni elstarajn esperantistojn, verkistojn, muzikistojn, kaj gravajn eventojn en nia movado. Krome estas interese lerni pri fremdaj kutimoj kaj landoj ekster la nia. Per filmetoj pri literaturo, natursciencoj, tekniko, arkitekturo, ktp, ni akiras ne nur multajn novajn vortojn, sed ankaŭ la kapablon esprimi nin pri diversaj temoj. Kondiĉe, kompreneble, ke la filmeto estas “bona”.

Kion tio signifas? Ĝi estu ĝuinda, ĝi kaptu kaj tenu la atenton de la spektanto. Neinteresa filmo, eĉ se senerara, ne povas ligi nin al la ekrano. Kaj tre gravas, ke ĝi estu komprenebla. Prefere sen ĝenaj gramatikaj eraroj, en normala parolritmo, kun sufiĉe simplaj frazoj, sen tro da nekonataj vortoj, kaj sen forta akĉento.

Bedaŭrinde malofte troveblas en la reto filmeto sen gramatika eraro. Foje mi demandas min, kial oni ne kontroligas la tekston antaŭ ol fari la filmon. Se la eraroj estas multaj, aŭ tro okulfrapaj, kun bedaŭro mi devas rezigni pri la filmo. Mi bonvenigas filmetojn pri niaj klasikaĵoj, kaj ankaŭ verkojn de nuntempuloj: multe da ridigaj rakontetoj, belaj poemoj, kortuŝaj noveloj naskiĝis en Esperanto. Bonŝance, inter ni troveblas tre talentaj filmistoj, kaj mi esperas trovi multajn novajn bonajn filmojn por nia publiko.

Judit Felszeghy
 

  • Ŝati 2

Judit Felszeghy estas prizorganto de la rubriko “Filmetoj” de uea.facila. Ŝi ŝatas instrui Esperanton, kaj ankaŭ verkas por diversaj revuoj (Juna Amiko, Literatura Foiro, Femina). Ŝi loĝas en malgranda vilaĝo proksime al la hungara ĉefurbo.


  • akĉento: aparta parolmaniero de iu loko aŭ socia klaso.
  • akiri: ekhavi.
  • arkitekturo: la arto kaj scienco pri planado kaj farado de konstruaĵoj.    
  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga.
  • el-stara: staranta alte super la aliaj membroj de grupo pro rimarkinda kvalito.
  • evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
  • fabelo: imagata rakonto pri mirindaj okazaĵoj.
  • ĝenro: kategorio de verkoj, ekzemple poezio, teatraĵo, romano, sed ankaŭ ridiga, malgaja, terura kaj simile.
  • klasikaĵo: grava, fama art-verko de pasinta periodo, kiun oni ankoraŭ nun konsideras koninda kaj imitinda.
  • ktp: kaj tiel plu.
  • novelo: mallonga literatura (sed ne poezia) verko.
  • rezigni: forlasi iun esperatan aŭ deziratan celon; decidi ne plu fari ion, uzi ion.
  • ritmo: en muziko aŭ poezio, regula interŝanĝo de fortaj kaj malfortaj sonoj.

721586345_Ritmopx..jpg.130f1d233e2b4542df36b8d916143344.jpg

  • rolanto: aganto en teatraĵo, filmo aŭ libro, kaj ankaŭ en ludoj.
  • sceno: seninterrompa peco de teatraĵo, filmo aŭ romano, pri unu situacio, kaj okazanta kutime en unu loko; vidindaĵo prezentata al la rigardanto en bildo aŭ foto.
  • talenta: kun apartaj, rimarkindaj kapabloj.
  • taksado: provo difini la la valoron aŭ kvanton de iu aŭ io.
  • volonte: konsente kaj kontente, laŭ volo kaj plaĉo.


 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Al la fino de la teksto, en la lasta alineo, tuta frazo mankas el la sontrako: "Se la eraroj estas multaj, aŭ tro okulfrapaj, kun bedaŭro mi devas rezigni pri la filmo."


Ankaŭ ĉe la komenco de la teksto, la artikolo "la" en la punkto "..proponis al mi la taskon .." mankas el la sontrako

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Mi ĝojas, ke vi demandas pri la vorto "sontrako". Fakte mi mem serioze demandis min, ĉu tiu vorto taŭgas, ke esploris pri ĝi en Vikipedio. Jen la signifo de la vorto "trako" laŭ ReVo: "Parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo."

En la pasinteco oni aparte uzis tiun vorton, kiam oni registris per magnetaj bendoj, ekzemple oni parolis pri kvartrakaj bendoj, sur kiuj oni povus registri kvar voĉojn aŭ instrumentojn samtempe sur apartaj "trakoj" aŭ strioj, tiel ke eblis registri kaj redakti ilin aparte, sed poste ĉiuj kvar sonis samtempe. En filmoj estis aparta strio aŭ "trako" ĉe la flanko de la filmo, kie estis la sono. Estas artikolo pri tio en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Akustika_trako

Nuntempe tamen oni uzas la vorton tutsimple por la sono aŭ muziko, kiu akompanas filmon, kvankam oni ne plu registras ĝin sur aparta strio.

Mi efektive demandas min, ĉu "sontrako" estas bona esprimo, aŭ ĉu ne eblus trovi pli bonan solvon.

Ligo al komento
share_externally

La vorto 'trako' ŝajne venis al Esperanto de la angla, kaj nun havas tri difinojn en Plena Ilustrita Vortaro.  Prunti vorton ne estas probleme, sed ekzistas risko aparte prunti diversajn formojn de fremda vorto, kaj tiel havi apartajn radikojn en Esperanto.  Ne helpas al la lingva kompreno havi 'poemo', 'poeto', kaj 'poezio'.  Nek 'redakti', 'redaktoro', kaj 'redakcio'.  

Similaj problemoj okazas, se la vorto 'trako' signifas elementon de la diversaj eroj en registraĵo, kaj samtempe oni uzas 'sontrakon' por indiki la tutan kombinaĵon de ĉiuj sonelementoj.  Laŭ la uzo de la redaktistoj de sono kaj de video, kiujn mi konas, 'trako' sekvu la trian difinon en PIV, kun adaptiĝo al pli modernaj teknikaĵoj.  'Trako' estu unu el la sonfluoj, kiujn oni aparte manipulas kaj kombinas kun aliaj, por krei la tutaĵon.  

'Sondosiero' estas bona termino por la komputila registraĵo de sono.  Mi ne ŝatas la terminojn 'sontrako' nek 'akustika trako', kiu aldonas konfuzon al la signifo de 'trako' kaj al la redakta fako.  En frazoj, kie aperus la vorto 'sontrako', ofte la vorto 'sono' bele funkcias.  Ekzemple, 'La koloroj de tiu filmo estas tre brilaj, kaj la sono trafe respegulis la saman energion.'  En aliaj frazoj, 'sonaro' aŭ 'muntitaj sonoj' povus klarigi la situacion.  

  • Ŝati 1
Ligo al komento
share_externally

Ĉu la tielnomata "sontrako" de filmo ne fakte rilatas al la muzika akompano? Do en la frazo, kiun vi proponas: 'La koloroj de tiu filmo estas tre brilaj, kaj la sono trafe respegulis la saman energion.' - en tiu frazo, anstataŭ la tre ĝenerala vorto "sono", mi dirus "muziko": "...la muziko trafe respegulis la saman energion". Se efektive temas pri la sono, mi dirus "sonkvalito" aŭ simile.

Ligo al komento
share_externally

La lasta komento de Anna montras ke ankaŭ en la angla, 'sound track/sontrako' kreas konfuzon.  Laŭ la vortaro 'American Heritage', la unua difino estas la tutaĵo de la sonoj, kiuj akompanas filmon aŭ videon.  La dua difino estas la muziko, kaj la tria estas aparte vendita registraĵo de tiu muziko.  Efektive, la tria plej ofte temas pri la kantoj kaj parto de la cetera muziko de la filmo.  

Simile en la vortaro Meriam-Webster, la unua difino estas la tuta sonaro de la filmo.  La dua estas la registrita sonaro, kun parentezo, 'aparte' la muziko'.  La vortaro Cambridge kombinas ĉiujn tri difinojn en unu.  Do, se tri gravaj vortaroj de la angla ne povas interkonsenti pri aranĝo de la difinoj, eble ne estas konsilinde provi prunti tiun vorton kaj signifaron en Esperanton.  

Mi havas iom da sperto en Usono pri la kreado kaj redaktado de filmoj, kaj pli grandan sperton en klasoj pri film-historio kaj analizado.  En tiuj situacioj, la uzo de la vorto 'soundtrack' plej ofte ĉefe atentas la dialogon de la aktoroj; duarange la aliajn sonojn, ekzemple sono de bestoj, maŝinoj, mebloj, pordoj, paŝoj, ktp, kiuj helpas krei la impreson ke la spektantaro vidas kaj aŭdas ion en la reala mondo; kaj trie, la muzikon.  

  • Dankon 1
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.