Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis María Mesías.
La 21-a de septembro estas la Internacia Tago de Paco. En tiu tago ĉiujare, UN (Unuiĝintaj Nacioj) aparte atentigas, ke paco estas la fundamento de internacia kunlaboro. Sen paca situacio, ne eblas kunlaboro inter la diversaj ŝtatoj. Sen tiu kunlaboro, ne eblas plani la estontecon, ne eblas krei kaj realigi projektojn por daŭripova evoluigo; ne eblas krei kaj ĝui mondon en kiu regas bazaj juraj principoj komunaj al ĉiuj landoj.
En multaj partoj de la mondo regas konfliktoj. La nombro de lokaj kaj regionaj militoj eĉ kreskas en la nuna tempo. Rezulte, pli da homoj devas migri – interne de la propraj landoj, sed ankaŭ al aliaj landoj.
UN kalkulas, ke nuntempe pli ol cent dudek milionoj da homoj (pli ol iam ajn en la historio!) ne plu loĝas tie, kie ili normale loĝus. Oni forpelis ilin aŭ ili mem elektis migri el siaj hejmoj, ĉar la lokaj kondiĉoj estas tiel malfacilaj, ke ili fuĝis al aliaj regionoj aŭ landoj. Tie ili bezonas loĝejojn, vivrimedojn, edukadon por siaj infanoj, san-servojn kaj simile. Necesas mono kaj aliaj rimedoj por subteni ilin. Tiuj rimedoj estus pli bone uzataj por solvi la problemojn, kiuj devigis ilin fuĝi.
Ofte ili ne parolas la lingvojn de la regionoj aŭ landoj, al kiuj ili fuĝas. Eĉ kompreni iliajn bezonojn estas do malfacile.
Se regus paco kaj bonaj servoj en iliaj landoj, ili ne devus fuĝi. Ni devus memori tion tra 365 tagoj jare, sed tion ni ne faras. Tial ekzistas speciala Tago de Paco: por atentigi pri tiuj, kiuj estas tro ofte forgesataj.
UN argumentas, ke paco povas ekesti plej facile, kie ekzistas konfido: la preteco de unu grupo de homoj, aŭ unu lando, fidi pri la bonaj intencoj de aliaj grupoj aŭ aliaj landoj. Lastatempe la Ĝenerala Asembleo de UN anoncis, ke la jaro 2025 estu nomata Jaro de Paco kaj Konfido. Ĉu eblos konvinki la gvidantojn de la diversaj landoj meti flanken siajn malkonsentojn kaj kunlabori por atingi komunajn celojn? Ni kunlaboru por tio, ke la diversaj landoj komprenu kaj praktiku tiun bazan principon.
Unu afero, kiu helpus (ĉu ne?) estus Esperanto, la paca lingvo kun pacaj celoj. Por ni parolantoj de Esperanto, la 21-a de septembro estu ne nur la tago de paco, sed ankaŭ memorigo ke ĉiu tago estu tago de paco, konfido kaj kunlaboro.
Humphrey Tonkin
- 6
- 2
Humphrey Tonkin estas brita esperantisto loĝanta en Usono. Li estis la prezidanto de Universala Esperanto-Asocio de 1974 ĝis 1980, kaj denove de 1986 ĝis 1989.
- argumenti: prezenti faktojn aŭ kialon, por konvinki iun aŭ por montri la pravecon de iu ideo.
- asembleo: grava kunveno de asocio aŭ alia organizaĵo, kie oni faras decidojn.
- daŭri-pova: kapabla daŭri dum longa periodo; kapabla daŭri ĉar ĝi ne kaŭzas problemojn al la vivmedio.
- fidi: plene kredi je la kapablo, servo, helpo de iu, aŭ je la efiko kaj taŭgeco de iu aŭ io.
- for-peli: forsendi, forpuŝi, forigi.
- fuĝi: forkuri por savi sin de danĝero.
- fundamento: la bazo de konstruaĵo; la plej necesa parto, kiu subtenas la ceteron.
- jura: rilata al la leĝaro de ŝtato; rilata al la aro da reguloj kaj leĝoj, kiuj difinas la rajtojn kaj devojn de homo aŭ de organizaĵoj.
- konfido: certeco pri la boneco, ĝusteco, praveco, valoro de iu aŭ io.
- konflikto: forta malkonsento inter homoj aŭ ŝtatoj, kaŭzata de kontraŭeco de iliaj deziroj kaj opinioj.
- kun-laboro: kuna laborado pri iu komuna projekto.
- migri: vojaĝi de unu loko al alia; iuj bestoj ĉiu-jare migras al alia lando.
- sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.