Ĉiujare ekde 2020, Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Kolombia Esperanto-Ligo (KEL) kunlaboras por okazigi retajn Esperanto-kursojn por hispan-parolantoj. En kelkaj jaroj kunlaboras ankaŭ TEJO kaj aliaj asocioj, kiel Hispana Esperanto-Federacio kaj Meksika Esperanto-Federacio.
Al tiu agado ĝis nun aliĝis pli ol 2000 lernantoj el 29 landoj. La kursoj estas senpagaj, kaj celas kaj komencantojn kaj progresantojn. Ĉiu lernanto havas aliron al vasta materialo, parol-sesioj, lerniloj kaj virtualaj lecionoj gvidataj de spertaj esperantistoj.
En 2024 la kurso okazos de la 2-a de oktobro ĝis la 23-a de novembro. Post la fino de la kurso, ĉiuj lernantoj povos tuj sperti Esperantujon per partopreno en la 5-a Virtuala Kongreso de Esperanto, komenciĝonta la 28-an de novembro: vk.esperanto.net.
La kurson oni proponas al lernantoj laŭ du malsamaj horaroj: je la 17h00 UTC kaj je la 00h00 UTC, merkrede kaj sabate. Krome estos apartaj sesioj por respondi demandojn, plu esplori diversajn temojn, kaj amike esperantumi kun aliaj lernantoj kaj kun invititaj ĉeestantoj.
Ĝis la 29-a de septembro eblas aliĝi al la kurso, ĉu kiel komencanto, ĉu kiel progresanto, ĉu kiel kunlaboranto, per la ligilo cursos.esperanto.co. Tie troviĝas ankaŭ oftaj demandoj kaj respondoj, krom detalaj kalendaro kaj enhavo.
Ĉiujare la enhavo de la kurso pliboniĝas kaj la instrumetodoj evoluas. Jam en 2020, okaze de la Tago de Ameriko, kelkaj el la lernantoj povis post la kurso sukcese prelegi, tute flue. Similaj fluaj paroladoj estis aŭdeblaj ankaŭ en 2021, okaze de la fermo de la 2-a sesio de la Esperanto-kurso por hispanparolantoj. De tiam la kurso ĉiam finiĝas per oficiala fermo kun paroladoj de lernantoj. La lernantoj ankaŭ ricevas invitojn de Esperanto-organizaĵoj, por ke ili ekaktivu en nia komunumo.
La kurso estas tute senpaga por ĉiuj aliĝintoj, kaj la instruistoj estas volontuloj, kiuj ricevas nur malgrandan kompenson. Sed organizi tian kurson kompreneble kostas monon. Tial, se vi volas kaj povas helpi, la Fondaĵo Ameriko de UEA estos tre kontenta ricevi vian donacon. Pag-manieroj troviĝas en la paĝoj de UEA. Se eble, bonvolu informi al financoj@co.uea.org pri via donaco, indikante “E-kurso”.
UEA kore dankas al la instruistoj kaj organizantoj, kiuj laboras por tiu grava agado. Ĝi deziras al ĉiuj lernontoj agrablan ekkonon de la internacia lingvo Esperanto, kiu estas posedaĵo de la tuta homaro.
Gazetaraj Komunikoj de UEA
N-ro 1187
2024-09-23
- 5
- aliĝi: aldoniĝi, almetiĝi, membriĝi, aparteniĝi al, iĝi partoprenanto en io.
- al-iro: ebleco iri al io; rajto viziti ion.
- ĉe-estanto: homo, kiu estas tie en la loko, kie io okazas.
- Esperantujo: la Esperanta mondo.
- esperantumi: pasigi tempon en Esperanta medio uzante Esperanton; okupiĝi pri Esperantaj aferoj.
- federacio: unuiĝo aŭ kungrupiĝo de ŝtatoj, asocioj aŭ organizaĵoj por komuna celo.
- horaro: listo de horoj de foriro de trajnoj, aviadiloj aŭ simile; horoj de servado, oficejo, lernejo aŭ simile.
- indiki: montri; doni bezonatan informon.
- kaj... kaj...: la unua afero estas same grava kiel la dua, kaj oni elparolas la unuan “kaj” same forte kiel la duan.
- kompenso: io donata por anstataŭi perdon; io plezurigo donata pro bedaŭro, ke okazis malagrablaĵoj; pago (ne nepre per mono) pro ies penoj.
- komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
- kun-labori: okupiĝi kune pri iu komuna laboro.
- parto-preno: ĉe-estado aŭ kunfarado en iu komuna aranĝo.
- sesio: perioda kunsido, aŭ unu difinita kunsido el grupo de samcelaj kunsidoj.
- TEJO: Tutmonda Esperantista Junulara Organizo.
- volontulo: homo, kiu proponas sin por plenumi taskon aŭ fari laboron, plej ofte sen-page.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.