Salti al enhavo

Ĉapelo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Simone Schumacher, Emilio Cid, Miko Sloper, Karina Oliveira, Patrick Morando.

- Saluton, Henriko. Ĉu vi ŝatas mian ĉapelon?
- Ho, ne, tute ne.
- Kial ne?
- Ĝi estas multe tro granda.
- Dankon pro via opinio.

- Saluton, Mario. Ĉu plaĉas al vi mia ĉapelo?
- Ne, ne. Tute ne.
- Kial ne?
- Ĝi estas multe tro malgranda.
- Dankon pro via opinio.

- Saluton, Izabelo. Ĉu mia ĉapelo estas bela?
- Ne, laŭ mi.
- Kial ne?
- Ĝi estas tro forte blua.
- Dankon pro via opinio.

- Saluton, Ismaelo. Kion vi pensas pri mia ĉapelo?
- Ĝi ne taŭgas por vi.
- Kial ne?
- Ĝi ne estas sufiĉe blua.
- Dankon pro la informo.

- Saluton, kara edzo. Ĉu vi ne amas mian ĉapelon?
- Jes, kara, mi amas vian ĉapelon. Absolute!
- Ĉu vere? Kial?
- Pro la kapo, sur kiu ĝi sidas. 

Lee Miller
 

  • Ŝati 6
  • Ami 2

Lee Miller estas administranto de la grupo “Duolingo (and Other) Esperanto Learners” en Facebook, kaj dum preskaŭ 20 jaroj li aranĝis la instru-programojn por NASK (la usona somera Esperanto-kursaro). Li loĝas en Teksaso, Usono, kun edzino kaj hundo, kaj estas tre aktiva avo. Oni nomas lin “Liĉjo” en Esperantujo, kaj por lernantoj li verkis serion de #LiĉjoRakontoj, kiujn oni trovas en la grupo de Facebook. Lastatempe li verkis kelkajn simplajn rakontojn por novaj lernantoj.


  • absolute: tute, plene, sen iu ajn dubo.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ĉiu el la voĉlegantoj legis la tutan rakonton, en sia propra loĝloko, kaj registris ĝin per sia propra registrilo (kutime, telefono). Ĉiu sendis al mi sian sondosieron per la Interreto. Mi elprenis frazojn el ĉiu sondosiero, kaj kombinis ilin en novan sondosieron, laŭ la ordo de la rakonto. Poste, mi egaligis/harmoniigis la laŭtecon de ĉiu frazo, kaj mildigis/egaligis la diversajn fonajn bruojn, tiel ke oni ne rimarkas ke la registrado okazis en diversaj lokoj, tempoj, kaj per diversaj aparatoj. Mi tre dankas al la voĉlegantoj pro siaj kontribuaĵoj, kiuj ebligis ĉion ĉi. Mi dankas vin por la demando, MargoDC.  

  • Ŝati 2
  • Dankon 2
Ligo al komento
share_externally



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.