Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    975
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    819

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Je 2019-5-21 at 23:56, Anĝelokr diris:

    Saluton! Dankon pro tiu rakonto. Estis vere bela. Fakte mi sentas min feliĉa car mi povis kompreni la tutan tekston. 

    Gratulon! Mi ĝojas, ke vi povis kompreni la tutan rakonton.

  2. antaŭ 1 horo, VivianeTits diris:

    Bonan matenon al vi.

     

    Mi volas demandi al vi se vi vendas en Roterdamo librojn pri la historio de la esperanta literaturo ?

    Bonan novan semajnon al vi,

    Amike,

    Viviane Tits el Belgio.

    Kara Viviane,

    Lastatempe aperis tre ampleksa libro kun la titolo Historio de la Esperanta literaturo de C. Minnaja kaj G. Silfer. Ĝi estas tamen tre granda kaj ankaŭ multekosta: 54 eŭroj. Mi kaj la redaktoro de la rubriko "Libroservo" ne loĝas en Nederlando, sed mi sugestas, ke vi telefonu al la libroservo de UEA aŭ de FEL por peti konsilojn pri aliaj libroj pri tiu temo. Eble ili povos sugesti malpli grandajn librojn, sed kompreneble ankaŭ malpli ĝisdatajn. La telefonnombro de la libroservo de UEA estas +31 10 436 1044.

    Kore,

    Anna

    • Ŝati 2
  3. Ne estas fiksita regulo pri tio.  Oni rajtas reteni la -o ĉe la unua vorto por faciligi la prononcon, sed se oni preferas, oni povas forlasi ĝin. Do, oni povas diri aŭ "fajrestingisto" aŭ "fajroestingisto", laŭ sia prefero. Same oni rajtas aldoni la streketon (-) por faciligi la legadon, aŭ ne uzi ĝin. En kelkaj revuoj, ekzemple en revuo Esperanto, oni kutime neniam aldonas la streketon. En uea.facila oni ofte aldonas ĝin, kiam la vorto aperas la unuan fojon en artikolo, sed ne en postaj okazoj. Tial en ĉi tiu artikolo vi legas la unuan fojon "fajro-estingistoj", sed poste "fajroestingistoj". Oni ne rajtas skribi la du vortojn aparte tiel: "fajro estingistoj". Tio estas malĝusta.

  4. Kara Flavio,

    Pardonu, ke mi ne atentigis vin, ke la artikolo jam aperis! Ĉiu artikolo aperas en pluraj fazoj: post la verkado kaj afiŝado, la prilaborado de la difinoj, la aldono de la sondosiero ktp... kaj laŭ mia memoro estis ankaŭ iu problemo pri la sondosiero, kaj necesis refari ĝin. Ĉio ĉi havis la rezulton, ke mi forgesis informi vin, ke ĝi aperis.

    Mi ĝojas, ke tamen vi mem intertempe trovis ĝin!

    Anna

  5. antaŭ 4 horoj, Bruselo diris:

    Gratulon, @John Greenwood, pro la pura esperanta vortumado ekzemple en la vorto glacitenejo. Ekzistas ankaŭ informtenejo sed nuntempe multaj parolantoj de Esperanto ne uzas ĝin kaj anstataŭe uzas la angladevenan vorton 'dutumbazo'. 

    Kompreneble, vi intencis skribi "datumbazo", ĉu ne?

  6. Mi ricevis kelkajn komentojn pri tiu teksto. Oni informas min, ke la vortaro de Kabe aperis ne en 1911, sed en 1910, kiel oni vidas sur la titolpaĝo. Laŭ Pabst, ĝi estis eldonita en majo 1910, ĉar en junio 1910 ĝin anoncis kelkaj Esperanto-gazetoj.

    Mi prenis la daton el la artikolo en Vikipedio, kiu plurfoje ripetas la fakton, ke tiu vortaro aperis en 1911. La artikolo estas bazita sur Enciklopedio de Esperanto, kiu tamen ne ĉiam estas senerara.

    Estas ankaŭ iom da konfuzo pri la termino Akademio. En 1905 estis fondita la Lingva Komitato, kun pli ol 100 membroj. Ĝia prezidanto estis Boirac. Sed ĉar tiel granda grupo ne povis efike labori, en 1908 oni starigis estraron, kiu nomiĝis Akademio. Bein estis vic-prezidanto de la Akademio, kaj ankaŭ de la Lingva Komitato. En 1948 la Lingva Komitato kaj ĝia Akademio kuniĝis en unu solan instancon, kiu fariĝis la moderna 45-membra Akademio de Esperanto.

     

  7. Mi esperas, ke multaj novaj esperantistoj legos ĉi tiun retejon, eĉ se ili ne volas esti aktivuloj!

    Cetere, mi atentigas pri lingva eraro. "Necesas ankaŭ la volon..." Tio devus esti: "Necesas ankaŭ la volo..." (sen akuzativo). Oni povas ŝanĝi la vortordon, sed la frazo havas la saman signifon: "La volo necesas por agadi". "La volo" estas la subjekto de la frazo, ankaŭ se ĝi sekvas la verbon.

  8. Dankon, Nelli, mi ĝojas, ke vi trovas la retejon utila! 

    Citaĵo

    Ĉu ie ekzistas pli da klarigoj pri kiel oni kreis tiun liston da vortoj (ekzemple, kiel oni elektis tiun aŭ tiun vorton, kaj tiel plu) ?

    Tio estas interesa demando, tro ampleksa por rapide respondi en komento. Mi provos baldaŭ verki pri tio artikolon.

    Rilate al Facililo ĝi estas tre utila ilo, sed atentu, ke foje ĝi akceptas vorton, kiu ne troviĝas en la listo, ĉar ĝiaj elementoj ŝajnas esti akcepteblaj. Ekzemple en la artikolo pri Gerda malaperis Facililo senprobleme akceptis la vorton "mistero". Evidente ĝi vidis la elementojn mis+ter+o, kiuj estas en ordo laŭ la listo. Tamen la plena vorto "mistero" ne troviĝas tie!

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.