Anna
-
Enhaveroj
972 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
812
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna
-
-
Latifou petas min aldoni la informon, ke se iu deziras skribi al li, lia retadreso estas: latifougbadamassi @ yahoo.fr
Se iu deziras kontribui al tiu projekto per monhelpo, la konto ĉe UEA estas: gbla-e.
-
Mi ĝojas, ke vi trovas la artikolon interesa, kaj la retejon utila!
-
Se vi volas mem aldoni ĝin, certe Renato ne kontraŭstaros!
-
Bonŝance ili ne estas vortoj, kiujn vi bezonos tre ofte!
- 3
-
antaŭ 2 horoj, Alessandro Vanich diris:
Tre mirinde! Ĉu eble esperantistoj estos balaibalanoj?
Pli verŝajne balaibalan-anoj, ĉu ne?
- 1
-
Tio estis ambicia elekto kiel unua legomaterialo! Sed mi ĝojas, ke vi sukcesis finlegi ĝin kaj ke vi ĝuis la libron.
- 1
-
Jes, ankaŭ mi! Se britoj estus sciintaj pli pri EU, eble ili ne estus voĉdonintaj por eliri.
- 1
-
Aldona informo de Hori Jasuo, sendita la 12-an de januaro:
Jam 12 tagoj pasis post la tertremo, sed al multegaj homoj ankoraŭ mankas elektro kaj akvo. Ili loĝas en gimnastikejoj, komunaj haloj, lernejoj ktp. kaj multaj dormas en sia aŭtomobilo en malvarmo kaj neĝo. La duonsinsulo estas for de Tokio kaj montara, kaj la vojo estis difektitaj de terfaloj. La tero leviĝis 4 metrojn laŭ la marbordo, do la havenoj ne estas uzeblaj. Ankoraŭ ne estas klare, kiom da damaĝoj okazis. La japanoj estas malĝojaj pro tiu katastrofo okazinta en la 1ª de januaro, kiam ĉiuj esperis bonon por sia vivo.
- 2
-
Jes, ĝi okazas en Anglujo, fakte eĉ en Londono, laŭ mia memoro. Sed la socio, kiun li imagas, estas certe bazita sur tiu de la tiama Sovetunio. Ne forgesu, ke kiam li verkis la libron, 1984 estis dato en la estonteco, post 40 jaroj. Do temas pri fantazio pri tre malbela mondo de la estonteco. En la romano, la mondo estas dividita en tri grandajn blokojn, kiuj konstante militas inter si - fakte temas pri situacio sufiĉe simila al la nuna realeco.
-
Multajn dankojn pro tiu tre interesa aldono al la artikolo!
-
Ni ĝojas anonci, ke en la 15-a de decembro, Zamenhof-tago 2023, Sun Mingxiao (Semio) estis proklamita “Esperantisto de la jaro” pro sia laboro pri la Esperanto-muzeo.
- 3
-
Se oni loĝas kun esperantista paro, sed mem ne estas esperantisto, tio certe estas tre ĝena! Eble li enuis, kiam li aŭdis ilin konstante paroli pri sia Esperanta agado!
- 1
-
Interese!
-
Mi ĝojas, ke post la aŭskultado vi ĝisdatigis vian membrecon!
-
Liru, vi maltrankviligis min! Sed mi nun kontrolis en la reto, kaj estas en ordo. Tiu foto estas en retejo de EPĈ, kaj tiu certe estas Laŭlum! Jen tiu sama foto: http://www.espero.com.cn/old/epch/z06-05e/05e-06/09-5-6-5a.html
- 2
-
Verŝajne ne al ni persone, sed al niaj posteuloj.
- 1
-
Dankon pro via detala analizo. Sed mi jam sentas kapturniĝon. Mi esperas, ke iu alia pretos komenti pri ĝi.
-
Jes, via demando aperis, sed neniu respondis. Tiu vorto aperis en la komento de Alessandra, do ŝi mem devos respondi.
-
Mi ne legis la Esperantan tradukon, sed mi legis tiun libron en la angla, kiam mi estis infano. Mi ege ĝuis ĝin kaj ĝi estis mia plej ŝatata libro en la tuta serio. Mi tiam ne komprenis la pli seriozan mesaĝon - eble mi devus finfine relegi ĝin! Tio povus esti okazo por legi la Esperantan tradukon. Cetere, la originalo estas verkita en la finna, ne la sveda.
- 1
-
@Laurent Ramette Vi pravas. Efektive li estus devinta skribi "subskribinta". Sed kiel mi diris en la artikolo, la gramatiko de la lingvo tiam ne estis plene ellaborita, kaj evidente Zamenhof bazis tiun formon sur nacilingvaj modeloj.
- 1
-
Jes, Heroldo ankoraŭ ekzistas, sed nun ĝi havas novan redaktoron en Brazilo.
-
Mi komprenas, ke temas pri la mezo de aŭgusto. Laŭ mi, ambaŭ formoj funkcias.
-
Ĉu vi celas diri, ke ankaŭ fantomoj kaj astrologoj volas infanumi siajn subulojn? (temas pri astrologoj, ĉu ne, ne pri astrologio, kiu estas la nomo de la scienco!).
-
Tamen vi diskutas tiun malfacilan temon en tute bona kaj ĝusta Esperanto!
... sed hejme plej ĉarme
en Literaturo
Afiŝita
Dankon pro la ligilo. Mi tre ĝuis la rakonton, kaj certe legos aliajn el la sama volumo. Tamen tiu ligilo utilas nur por anglalingvanoj. Por amantoj de scienc-fikcio ekzistas en Esperanto la serio Sferoj. http://literaturo.esperanto.net/novel/novlibr/sfer.html La iniciatinto de tiu serio estis ĝuste Liven Dek, la verkinto de la supra rakonto.
Ne ĉiuj numeroj de Sferoj estas ankoraŭ troveblaj, sed kelkajn oni povas aĉeti de la libroservo de UEA, ekzemple ĉi tiun: https://katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=4585