Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Dankon, @op97 pro via interesa komento - kvankam ĝi verŝajne estas tro malfacila por la legantoj de uea.facila! Eĉ se la ĉefa celo de Aŭgusto ne vere estis helpi la popolon, sed propagandi la personon de la imperiestro, la fakto estas, ke tiu feria tago daŭras ĝis nun, kaj estas tre grava festotago en Italujo. Verŝajne la verkinto de tiu komento, La Boesi, ĝenerale malaprobis la fakton, ke la popolo rajtas amuziĝi kaj ĝui liberan tempon.

    • Ŝati 1
  2. Efektive ankaŭ mi konas la version de Douglas Adams, kiu skribis pri ĝi kvazaŭ tio vere okazis al li. Sed efektive mi legis ankaŭ alian version foje. Ĉi tiu de Sten Johansson tamen prezentas ĝin pli originale pro la aldonaj detaloj pri la perdita posteno.

  3. Ankaŭ mi ne volus partopreni en naturisma kunveno (mi ne estas tiel fiera pri mia korpo senvesta), sed mi tute ne havas problemon se aliaj homoj volas fari tion. Mi certe ne sentas la bezonon insulti ilin.

    Fakte mi miras pro via forta reago. Nudeco estas sufiĉe ordinara afero nuntempe en artaĵoj kaj en filmoj, kaj mi ne imagis, ke iuj legantoj de uea.facila estos ofenditaj aŭ ŝokitaj de tiu artikolo. Estas maljuste kaj malbele kompari naturismon kun fekado en la strato. Naturistoj partoprenas naturismajn kunvenojn nur en specifaj lokoj, kaj aliaj homoj ne devas vidi tion, eĉ ne povas vidi tion, krom se ili aparte serĉas. Kial tio ĝenas vin?

    • Ŝati 2
    • Dankon 1
  4. Ĉu la tielnomata "sontrako" de filmo ne fakte rilatas al la muzika akompano? Do en la frazo, kiun vi proponas: 'La koloroj de tiu filmo estas tre brilaj, kaj la sono trafe respegulis la saman energion.' - en tiu frazo, anstataŭ la tre ĝenerala vorto "sono", mi dirus "muziko": "...la muziko trafe respegulis la saman energion". Se efektive temas pri la sono, mi dirus "sonkvalito" aŭ simile.

  5. Mi ĝojas, ke vi demandas pri la vorto "sontrako". Fakte mi mem serioze demandis min, ĉu tiu vorto taŭgas, ke esploris pri ĝi en Vikipedio. Jen la signifo de la vorto "trako" laŭ ReVo: "Parto de vojo, larĝa por iro de unu veturilo."

    En la pasinteco oni aparte uzis tiun vorton, kiam oni registris per magnetaj bendoj, ekzemple oni parolis pri kvartrakaj bendoj, sur kiuj oni povus registri kvar voĉojn aŭ instrumentojn samtempe sur apartaj "trakoj" aŭ strioj, tiel ke eblis registri kaj redakti ilin aparte, sed poste ĉiuj kvar sonis samtempe. En filmoj estis aparta strio aŭ "trako" ĉe la flanko de la filmo, kie estis la sono. Estas artikolo pri tio en Vikipedio: https://eo.wikipedia.org/wiki/Akustika_trako

    Nuntempe tamen oni uzas la vorton tutsimple por la sono aŭ muziko, kiu akompanas filmon, kvankam oni ne plu registras ĝin sur aparta strio.

    Mi efektive demandas min, ĉu "sontrako" estas bona esprimo, aŭ ĉu ne eblus trovi pli bonan solvon.

  6. Multajn dankojn pro tiu tre entuziasma kaj kuraĝiga reago! Ni ĉiuj ĝojas scii, ke niaj legantoj estas kontentaj pri nia laboro! Ĉar efektive ne estis simpla afero verki tiujn facillingvajn difinojn, trovi la ĝustajn grafikaĵojn ktp.

  7. Ekzistas nun petskribo al Duolingo. Jen la peto:

    • Ke ĉiuj kursoj por lerni Esperanton ree iĝu facile alireblaj en la platformo.
    • Ke oni permesu la remalfermon de la projekto por krei kurson por lerni Esperanton per la mandarena ĉina, subite interrompita malgraŭ grandaj progresoj.
    • Ke la kurso por lerni la gvaranian kaj ĉiuj aliaj restu aktivaj kaj facile alireblaj en la retejo.
    • Organizi kunsidon kun kreintoj de la kursoj kaj reprezentantoj de organizoj por daŭrigi nian jam jardekan kunlaboron.

    Subskribu la petskribon ĉe: https://www.change.org/p/for-the-duolingo-esperanto-courses-por-la-esperanto-kursoj

    • Ŝati 1
  8. antaŭ 9 minutoj, Gergelj diris:

    Mi ekkomprenis nun: la pli granda problemo estas ke ni perdas reklamvaloron kiun Duolingo donis al la movado.
     

    @Gergelj Ĝuste tiel! La kurso mem ne estas aparte brila, sed ĝia valoro kiel reklamilo estas nekalkulebla.

    Mi estas kontenta ekscii, ke vi mem lernis per Lernu.net. Tiu estas tre bona kurso, sed bedaŭrinde ne same bone konata kiel la kursoj de Duolingo.

  9. @GergeljJam ekzistas Esperanto-kurso kreita de esperantistoj. Tio estas la kurso de Lernu.net. Ĝi estas fakte pli bona ol la kurso de Duolingo, kun gramatikaj klarigoj, vortaro, kaj legotekstoj. Krome, ĝi ekzistas en 39 lingvoj, ne nur en kvar. Tio, kio mankas en ĉiuj kursoj faritaj de esperantistoj, estas la kapablo atingi same vastan publikon kiel Duolingo. Kiel vi vidas per la ciferoj en la supra artikolo, cento da miloj da homoj aktuale sekvas la kvar kursojn de Duolingo, kaj certe kelkaj milionoj de kiam la kursoj unue aperis. Male, oni trovas la kurson de Lernu.net nur se oni aktive serĉas ĝin. Supozeble estus la sama rezulto, se oni kreus novan kurson en LibreLingo. Tial ni tiom bedaŭras, ke la Esperanto-kursoj de Duolingo malaperas, ĉar ni malverŝajne sukcesos mem atingi tiom da novaj lernantoj. 

    • Ŝati 2
  10. Eble ne ĉiuj legantoj komprenas la esprimon "inter citiloj", kiun la voĉleganto aldonis dum la laŭtlegado. Citiloj estas tiuj malgrandaj signetoj: " ". Do, kiam la leganto legis esprimon kun citiloj, li aldonis la vortojn "inter citiloj".

  11. antaŭ 7 horoj, JabieroKubo diris:

    Eble tial aperis libera malfermkoda alternativo

    https://librelingo.app/

    kelkaj esperantistoj laboras en ĝi por esperantigi kurson!

    Tio estas tre interesa informo! Mi jam pensis, ke esperantistoj devus mem krei kurson laŭ la modelo de Duolingo (aŭ espereble pli bona!) La problemo estas, ke Duolingo nun estas vaste konata. Ĉu nova similspeca kurso povus atingi same grandan publikon?

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.