Chaumont estas malgranda urbo en la orienta parto de Francujo. En alta mezlernejo de Chaumont okazas ekde 2015 kursoj de Esperanto al lernantoj. Ili aĝas inter 14 kaj 18. Ĉi-jare la lernantoj komunikas kun samaĝuloj el aliaj landoj : Ĉinujo, Hispanujo, Irano, Kazaĥujo, Rusujo, Vjetnamujo. La lernantoj registras mallongajn videojn kaj sendas ilin al la aliaj landoj. Post unu semajno la Esperanto-lernantoj el tiuj landoj ankaŭ sendas videojn.
Pli da informoj : https://twitter.com/EsperantoLCDG
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.