Salti al enhavo

Aleks Aɴᴅʀᴇ

Membroj
  • Enhaveroj

    6
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    1

Ĉio afiŝita de Aleks Aɴᴅʀᴇ

  1. Ni vizitis la urbojn Pekino, Ŝjiano, Ĉentuo kaj Kunmingo. Ni havis la ŝancon ankaŭ iri en la kamparo por renkonti kivo-produktanton kaj viziti la Esperanto-centron « Ora Ponto ».
  2. Aleks Aɴᴅʀᴇ

    Aleks

    Saluton, mia nomo estas Aleks kaj mi loĝas en Francujo. Mi estas matematik-instruisto en alta mezlernejo. En la lernejo mi instruas matematikon per la franca kaj la angla lingvoj. Kaj mi instruas ankaŭ Esperanton ! En 2018 mi kaj la edzino vizitis Azion dum 7 monatoj. Ni malkovris multe da kulturoj, lingvoj kaj manĝaĵoj el Irano, Barato, Nepalo, Ĉinujo, Vjetnamujo, Kamboĝo kaj Tajlando. Ni eĉ renkontis Esperanto-parolantojn en tiuj landoj. Ni registris videojn dum la vojaĝo, spektu ilin en nia kanalo ĉe YouTube : https://www.youtube.com/channel/UCidbSWM7DjqhHl9JMISgrEw Subtekstoj ekzistas en la angla, la franca kaj Esperanto ! Se vi preferas vidi fotojn de la vojaĝo, jen : https://www.instagram.com/xanderleadaren/
  3. Jes ja, tio estas la celo de la lernejestraro ! Kaj samtempe mi sukcesis aldoni malkovremon al la mondo kaj interŝanĝon kun alilandanoj, do laŭ mi ĉio bonas.
  4. Tiuj lernantoj fakte ekzercas cele al renovado de la franca abiturienta ekzameno : ekde 2021 estos voĉa interŝanĝo kun ĵurio kaj tio estas granda timo por ili. La lernejestraro decidis ke ĉiu instruisto helpu la lernantojn senti sin pli fortaj voĉe parolante fronte de kreskuloj. Pro tio mi proponis Esperanton : kiel matematikinstruisto mi opinias pli taŭga instruadon kaj paroladon en alia lingvo, ol voĉe matematikumi – precipe pro la video-interŝanĝo kun homoj el Azio! La entute 34 lernantoj do ricevas kurson po unu horo ĉiusemajne : tio estas deviga kurso, kaj ili ne vere memelektis – kvankam mi instruas al lernantoj kiuj en la mezlernejo lernas sciencojn pere de la franca kaj la angla lingvoj.
  5. Ĉi-jare estis jam 17 lernantoj de septembro ĝis januaro, kaj nuntempe estas denove 17 aliaj de februaro ĝis junio. Ni esperas ke ili havos sufiĉan nivelon venontjare por trapasi ajnan ekzamenon.
  6. Chaumont estas malgranda urbo en la orienta parto de Francujo. En alta mezlernejo de Chaumont okazas ekde 2015 kursoj de Esperanto al lernantoj. Ili aĝas inter 14 kaj 18. Ĉi-jare la lernantoj komunikas kun samaĝuloj el aliaj landoj : Ĉinujo, Hispanujo, Irano, Kazaĥujo, Rusujo, Vjetnamujo. La lernantoj registras mallongajn videojn kaj sendas ilin al la aliaj landoj. Post unu semajno la Esperanto-lernantoj el tiuj landoj ankaŭ sendas videojn. Pli da informoj : https://twitter.com/EsperantoLCDG
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.