Mi estas Zhang Wei. Mi naskiĝis kaj loĝas en la ĉina urbo Dandong, kiu estas najbara al Norda Koreio.
Mi estas pensiulo nun. Mi eklernis Esperanton en 2013 nur per la reto kaj per parolado kun aliaj esperantistoj.
Mi partoprenis en kelkaj kongresoj de Esperanto en diversaj landoj, ekzemple en Koreio, Japanio, Hispanio, Portugalio k.a.
Mi ŝatas vojaĝi per Esperanto. En Marsejlo, Liono kaj Sidnejo mi vizitis lokajn esperantistojn. Tio bonigis mian Esperanton kaj pliigis mian amikecon kun ili.
En 2018 mi organizis du karavanojn de ĉinaj esperantistoj al Norda Koreio. La instruistoj en miaj karavanoj instruis Esperanton al ĉiĉeronoj tie kaj propagandis Esperanton.
Mi ankaŭ partoprenis en IJK kaj UK 2018, kaj partoprenos en IJK kaj UK 2019.
Mia sekva kongresa vojaĝo estos Vjetnamio, kie okazos la 9a Azia-Oceania Kongreso de Esperanto en aprilo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.