Sen-rita emerito – sen-brutara nomado – babilema poligloto
Jen originala maniero prezenti min. Ĉar mia persona nomo Mireille devenas de la provenca lingvo, malnova lingvo el suda Francio, kaj tiam estis MIREIO, mi kutimas uzi la nomon MIREJO en Esperantujo. Mi estas svisa franclingvanino.
Emerito mi estas, mi estis lingvoinstruistino en mezlernejo. Mi aĝas pli ol 70 jarojn.
Nomado mi estas, ĉar mi multe vojaĝas. Tamen kutime nomado vojaĝas por serĉi herbon kaj akvon por siaj brutoj. Mi ne havas brutojn, mi ne havas aron da brutoj, mi vojaĝas sola.
Babilema mi estas, kaj tion mi faras en la franca, germana, svisgermana kaj Esperanto. Ankaŭ la anglan kaj italan mi mezbone parolas. Pro la fakto, ke mi iom lernis la japanan loĝante en Japanio dum preskaŭ unu jaro, mi ŝerce asertas, ke mi parolas 6,2 lingvojn.
Mi havas diversajn taskojn en la Movado. Pri tio, se vi volas, serĉu mian nomon Mireille Grosjean en Vikipedio kaj tie vi povos legi pli pri mi.
Mi tre ŝatas skribi, verki, rakonti ion, ne ion ajn, sed interesajn travivaĵojn aŭ spertojn aŭ eventojn aŭ ion pri interesaj homoj aŭ regionoj aŭ fenomenoj. Do tutcerte mi sendos pliajn kontribuojn al uea.facila. Mi tre dankas al Anna, kiu inventis tiun retejon kaj prizorgas ĝin.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.