Sofio estas la ĉefurbo de Bulgario. Nuntempe en ĝi aktivas 2 Esperanto-societoj: Ĉielarko kaj Fervojista E-Societo.
La sofiaj geesperantistoj kunvenas foje monate, sabate. La kunvenojn povas ĉeesti gastoj el aliaj urboj kaj landoj. Eblas partopreni ankaŭ virtuale - per Skajpo. Ni renkontiĝas en la oficejo de Bulgara Esperanto-Asocio ĉe strato Stranĝa 79-81, ekde la 14a horo.
Kelkfoje jare en Sofio okazas interesaj eventoj, kiuj celas neesperantistan publikon. Ni afiŝos ilin en la kalendaro de tiu ĉi retejo.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.