Festado de la Zamenhof-Tago
Istanbulo estas grandega urbo. Ĉi-jare kadre de Zamenhof-Tago ni faris du prezentojn al ne-esperantistoj en du apartaj lokoj en Istanbulo :
1) En la 12-a de decembro en la prezento en distrikto Şişli partoprenis nur unu ne-esperantisto.
2) En la 13-a de decembro en la prezento en distrikto Unkapanı partoprenis ok ne-esperantistoj.
Do, ni atingis entute naŭ (9) ne-esperantistojn. Bedaŭrinde, ke pasintjare estis pli da partoprenantoj.
En ambaŭ kunvenoj ni faris la jenajn prezentojn:
1) “Kio estas Esperanto”
2) “Enkonduka kurso al Esperanto” surbaze de la 16 reguloj de la Unua Libro. Jen ligilo por la prezento en la turka lingvo:
https://esperantoturkiye.wordpress.com/2017/11/22/dilin-16-kurali-uzerinden-hizli-bir-esperanto-kursu/
En ambaŭ tagoj la intereso de la partoprenantoj estis sufiĉe alta.
La ejojn organizis Fatma Eroğlan, la afiŝojn desegnis Alp Kaan Aksu kaj kaj la prezentadojn faris Vasil Kadifeli.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.