Salti al enhavo

Nova kanalo: “Konindaĵo”


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.

Nova kanalo: “Konindaĵo”

Laŭ Marc Prensky, usona edukisto kaj verkisto, hejmtaskoj por niaj gelernantoj en la nuna tempo devas esti preparado de filmetoj. Ĉar, fakte la nuna plej efika komunikilo estas filmetoj. Se vi ne kredas tion, bonvolu diri al mi, kion vi rigardas unue, kiam vi eniras novan ret-paĝon. Ĉu vi ne tuj spektas filmeton, precipe se ĝi estas mallonga?

Verŝajne, esperantistoj pli ol la ekstera publiko ŝatas sciencon. Tial en nia komunumo estas multaj sciencistoj. Feliĉe, multaj el ili tre bone sukcesas instrui sian fakon ne nur en sia propra lingvo, sed ankaŭ per Esperanto. Tio certe kreskigis kaj plu kreskigas la esprim-povon de nia kara lingvo. Tamen ne ĉiuj esperantistoj kapablas kompreni ĉiujn sciencajn vortojn kaj esprimojn en Esperanto, aŭ eĉ en sia denaska lingvo. Krome, oni ne ĉiam havas sufiĉan tempon por spekti unu-horan filmon de profesoro instruanta malfacilan temon. 

Laŭ mi, ĝuste pro tio naskiĝis nova Esperant-lingva jutuba kanalo Konindaĵo! Tiun projekton kreis diversaj esperantistoj. Ili provas klarigi tre interesajn, sed samtempe malfacilajn, temojn pri nia mondo per simplaj kaj kompreneblaj priskriboj. Per unu-minutaj filmetoj Konindaĵo tre bele instruas temojn, kiujn ni ofte ne povus kompreni tiel facile kaj rapide per alia metodo. Feliĉe, ĉiuj filmetoj estas libere (senpage) spekteblaj. Ili eĉ havas Esperantajn subtekstojn por faciligi la komprenadon.

Jen kelkaj el la filmetoj, kiujn vi povas spekti per nura alklako de la koncernaj ligiloj:

Kie ajn vi loĝas, vi povas en ajna horo spekti la allogajn filmetojn de Kondindaĵo, dum vi manĝas bongustajn belgajn terpomojn kun kafo, aŭ usonajn dolĉaĵojn kun iom da mielo.

Kaj fine, eble post spektado de kelkaj filmetoj, vi ne estos la sama homo, kiu pli frue estis spektonta ilin!

La projekto estas ankoraŭ tre nova, do oni certe bonvenigos viajn komentojn, kritikojn, kaj proponojn por la venontaj filmetoj!

Por subteni la novan tut-Esperantan kanalon, eblas aboni ĝin kaj prezenti la interesan kanalon al viaj amikoj kaj konatoj. Jen ĝia adreso.

Se vi uzas Fejsbukon, ankaŭ tie vi povos sekvi Konindaĵon.

Bonegajn spektadon kaj lernadon!

Ahmad Mamduhi

  • Ŝati 8
  • Dankon 1

Ahmad Mamduhi estas irana arkitekto, urbfasonisto kaj esperantisto. Ekde 2021, li estas prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj) kaj, ekde 2022, membro de la Akademio de Esperanto.


  • bon-venigi: akcepti ĵus alvenintan homon aŭ novan aferon en maniero afabla kaj kor-gajiga. 
  • demokratio: sistemo de regado, laŭ kiu la tuta popolo elektas siajn politikistojn per voĉdonado. 
  • Fejsbuko (Facebook): nomo de populara retejo, kie la homoj interŝanĝas informojn, opiniojn, fotojn, kaj tiel plu.
  • Jutubo (YouTube): populara retejo por alŝuto kaj spektado de filmetoj.
  • kanalo: arte-farita akvo-vojo; la vojo por dissendi la programojn de difinita radia, televida, aŭ reta organizaĵo.

Kanalopex.jpg.ed55e788065c311f5f1c78dbd1f57e7d.jpg

  • komunumo: societo bazita sur komuneco de vivo kaj interesoj; grupo de homoj kune vivantaj kaj kun komunaj interesoj.
  • kritiko: komento pri la mankoj kaj malbonaj aspektoj de homo aŭ afero. 
  • mielo: dolĉa manĝaĵo produktita de insektoj.

Mielopx.jpg.2beeea82ec08c7ce1d0e9eceac24d01d.jpg

  • profesoro: alt-ranga universitata instruisto; estro de universitata fako; alt-nivela instruisto en supera lernejo. 
  • sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu. 
  • ter-pomo: grava legomo, tre satiga, kiu kreskas sub la tero; ĝi estas baza manĝaĵo en multaj kulturoj.

Terpomopx..jpg.552c8d57f3e7ce9d783f2588c78ddef1.jpg

  • ver-ŝajne: tio ŝajnas esti vera, sed oni ne povas esti certa pri tio. 
     

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.