Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
Jen konsiloj, kiujn mi trovis tre valoraj en mia vivo. Mi esperas ke la ideoj utilos ankaŭ al vi.
1. Alvenu ĝustatempe ĉe via laborejo, anstataŭ malfrui kiel kutime.
2. Apartigu vin de negativaj kaj streĉitaj homoj, ĉar streĉo estas malsano facile transdonebla.
3. Traktu kun homoj, kiuj povas alporti al vi pli: tio estas kun homoj, kiuj estas pli kapablaj ol vi.
4. Konstruu amikecajn rilatojn kun tiuj, kiuj jam estas tie, kie vi volas esti.
5. Estu pacienca kaj konsekvenca en tio, kion vi volas fari, kaj estu preta pagi la prezon por atingi ĝin.
6. Havu tre klaran celon, kaj klare difinu viajn celojn.
7. Antaŭ ol vi decidos rezigni, rigardu la vojon jam trakuritan.
8. Sciu, ke neniu venko povas esti gajnita sen kontraŭeco nek batalado.
9. Via deziro sukcesi devas esti pli granda ol la timo pri malsukceso.
10. Memoru, ke la plej sukcesaj homoj spertis fiaskojn en iu momento en sia vivo.
La plej grava afero estas via kapablo leviĝi kaj daŭrigi la batalon post ĉiu falo.
Multaj homoj diros al vi, ke viaj planoj ne funkcios. Estas via elekto, ĉu aŭskulti ilin. Sed memoru ĉi tion: negativa menso neniam donos al vi pozitivan konsilon. Ne lasu homojn kun malforta spirito konvinki vin.
Homoj, kiuj vere sukcesas, havas timojn, dubojn kaj zorgojn, kaj tamen ili ne permesas al tiuj sentoj haltigi ilin.
Honoré Sebuhoro
- 5
- 4
- 2
Honoré Sebuhoro loĝas en DR Kongo. Li estas fondinto de la klubo Verda Stelano-Klubo, kaj instruas Esperanton en mezlernejo. Legu pli pri li en la rubriko Niaj legantoj.
- fiasko: plena malsukceso.
- konsekvenca: aganta laŭ maniero, kiu havas sencon, kaj nature sekvas el antaŭaj agoj.
- negativa: nea, malakcepta, malkonsenta, malpermesa, malfaciliga, minusa.
- pacienca: kapabla trankvile atendi.
- pozitiva: jesa, akcepta, permesa, konsenta, plusa, ĝusta, certa.
-
rezigni: forlasi iun esperatan aŭ deziratan celon; decidi ne plu fari ion, uzi ion.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.