En ĉi tiu retejo vi ofte legos pri UEA. Se vi ne jam scias, sen-dube vi demandas vin, kio estas tiu UEA, pri kiu oni tiel multe parolas?
Ĝia plena nomo estas Universala Esperanto-Asocio, kaj ĝi estas la plej grava kaj la plej granda tut-monda Esperanto-asocio, fondita en 1908. Estas grave por la Esperanto-movado havi centran asocion, kiu povos reprezentireprezenti: prezenti sin nome de iu asocio. la lingvon kaj la movadon kiel tuton ĉe internaciaj organizaĵoj kiel UN kaj Unesko.
UEA havas landajn asociojn en 70 landoj kaj individuajn membrojn en 102. Ĉiujare ĝi organizas Universalan Kongreson (UK), la plej grandan kunvenon de Esperanto-parolantoj. La UK okazas en malsama lando ĉiujare. La unua UK okazis en la jaro 1905, kaj en 2019 estos la 104a UK en Lahtio, Finnlando de la 20a ĝis la 27a de julio.
UEA eldonas la monatan revuon Esperanto kaj la junularan revuon Kontakto. Ĝi prizorgas la multlingvan retejon esperanto.net kaj la propran retejon, krome kompreneble ĉi tiun novan retejon uea.facila.
La pli junaj membroj de UEA (ĝis 35-jaraj) estas prizorgataj de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo). Legu pli pri UEA en la rubriko Aktualeaktuala: nuntempa. pri UEA, kaj pri TEJO en ĝia retejo.
Stefan MacGill
- 5
Stefan MacGill estas nov-zelandano loĝanta en Hungarujo. Li estas vic-prezidanto de UEA.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.