Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.
La suba artikolo aperis en revuo Esperanto, n-ro 1394, en oktobro 2024, p. 209. La artikolo estas redaktita kaj simpligita por la legantoj de uea.facila.
Instruado de la lingvo Esperanto en Tanzanio nuntempe pli kaj pli vastiĝas. Esperantistaj aktivuloj okazigas kursojn en diversaj niveloj, ĉeestaj aŭ retaj.
En Aruŝo ĉi-jare okazis en januaro seminario, organizita de la projekto Hakuna Matata. La seminarion gvidis italaj esperantistoj Francesco Maurelli kaj Sara Spanò.
Estis starigitaj retkursoj en diversaj komunikilaj platformoj. Samtempe ne ĉesis la kutima ĉeesta lingva instruado en kluboj/grupoj, en kelkaj bazlernejoj, kaj en Esperanta mezlernejo en la vilaĝo Marambeka.
De la 19-a ĝis la 24-a de majo 2024 okazis ĉeesta Esperanto-kurso en la urbo Bunda. La kurso estis planita kun la celo, ke lernantoj renkontu unu la alian. Tiuj lernantoj jam per Vacapo sekvis retkurson gvidatan de la grupo Brilanta Stelo.
Kvankam nemultaj homoj sukcesis venki sian ekonomian problemon kaj atingi la urbon Bunda, tamen malgranda nombro el 54 aliĝintoj al Brilanta Stelo sukcesis partopreni la ĉeestan kurson. Kun ĝojo ĉiu partoprenanto amuziĝis pro la bonege aranĝitaj programeroj dum la kurs-sesio.
Okazis du kursoj: por komencantoj kaj progresantoj.
Krome ni feliĉe kune ludis, manĝis kaj kantis! Ni kantis ankaŭ la himnon de Esperanto “La Espero”.
Nun ni prepariĝas por la venonta perfektiga Esperanto-kurso! Pri tio ni informas la Internacian Ligon de Esperantistaj Instruistoj (ILEI). Ni esperas, ke oni sendos lerno-materialojn, instru-materialojn, kaj aliajn aferojn, por helpi la aktivulojn en Afriko. Tiuj aktivuloj okupiĝas pri instruado kaj disvastigo de Esperanto en Afriko.
Estas espero nia, ke post la Universala Kongreso en Aruŝo estos granda ondo da homoj, kiuj aliĝos al niaj grupoj, kiuj instruas Esperanton. Tial ni bezonos lernomaterialojn, instrumaterialojn, kaj ankaŭ komputilojn.
Ni deziras, ke oni enkonduku lernadon de Esperanto ankaŭ en ŝtataj lernejoj.
Ni bezonas vian kunlaboron kaj invitas vian subtenon. La interesiĝantoj kontaktu nin ĉe ĉi tiu retadreso. Eblas ankaŭ rekte kontakti la sekci-estron de ILEI en Tanzanio, s-ron Mulele Mbassa Makaranga.
Mulele Mbassa
- 6
Mulele Mbassa estas tanzania esperantisto, kiu eklernis Esperanton en 1992 per koresponda kurso. Tre baldaŭ li ekaktivis por la Esperanto-movado kiel kluba gvidanto. Inter la jaroj 1997 kaj 2000, li volontulis kiel sekretario kun la celo progresigi la Esperanto-movadon en Tanzanio. En 2013, li forte aktivis por antaŭenpuŝi la vigligon de la Tanzania movado. En 2016 li estis sekretario de la LKK, kiu organizis la 6-an Afrikan Kongreson (AKE) en Bunda, kaj en 2024 li estis membro de la LKK por la Universala Kongreso en Aruŝo. Li estas prezidanto de Bunda Esperanto-Kulturcentro, sekciestro de ILEI en Tanzanio, instruisto de Esperanto, kaj aktivulo en diversaj kampoj de la movado en Tanzanio.
- aliĝinto: homo, kiu enskribiĝis por ĉe-esti en kongreso aŭ por membriĝi en asocio.
- ĉe-esta: estanta tie en la loko, kie io okazas; ne virtuala aŭ reta.
- en-konduki: enporti ion novan, kaj disvastigi ties uzon.
- himno: kanto, en kiu oni esprimas respekton kaj amon al iu idealo, al Dio, aŭ al sia lando.
- kun-laboro: kuna laborado pri iu komuna projekto.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj ĉe-estas kaj kune aktivas en iu komuna agado.
- platformo: (en komputado) sistemo kiu ebligas al siaj uzantoj interagi per telefono, komputilo, kaj/aŭ retejo, kaj sendi informojn (ekzemple filmetojn) al aliaj uzantoj.
- sekcio: parto de asocio, oficejo, laborejo aŭ simile.
- seminario: praktika kurso dum mallonga periodo, en kiu la instruado estas miksata kun diskutado en malgrandaj laborgrupoj.
- sesio: perioda kunsido, aŭ unu difinita kunsido el grupo de samcelaj kunsidoj.
- s-ro: sinjoro.
- sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
-
Vacapo (WhatsApp): senpaga tuj-mesaĝilo por telefonoj kaj komputiloj, per kiu eblas sendi mesaĝojn, paroli voĉe, kaj ankaŭ sendi bildojn, filmetojn kaj simile.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.