Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Wera Blanke.
La vojo estas unu el la plej famaj poemoj verkitaj de Zamenhof. Ĝi estas plena je esprimoj, kiujn esperantistoj ankoraŭ nun citas, ekzemple: “rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante!” kaj “Ni semas kaj semas konstante”.
Atentu, ke en la Esperanta poezio eblas forigi la finan -o de la o-vortoj. (Tamen ne eblas forigi aliajn finaĵojn kiel -oj, -on, -a ktp.) En ĉi tiu poemo aperas voj’ anstataŭ vojo, kaj kor’ anstataŭ koro. Tiu forigo de la fina -o nomiĝas elizio. Alia formo de elizio, kiun vi trovos en ĉi tiu poemo, estas forigo de la fina -a de la vorto la. Tio povas okazi kiam vokalo komencas la sekvan vorton: l’ espero; aŭ finas la antaŭan vorton: de l’ kaj pri l’.
L. L. Zamenhof
La vojo
Tra densa mallumo briletas la celo,
al kiu kuraĝe ni iras.
Simile al stelo en nokta ĉielo,
al ni la direkton ĝi diras.
Kaj nin ne timigas la noktaj fantomoj,
nek batoj de l' sortoj, nek mokoj de l' homoj,
ĉar klara kaj rekta kaj tre difinita
ĝi estas, la voj' elektita.
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante,
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
Ni semas kaj semas, neniam laciĝas,
pri l' tempoj estontaj pensante.
Cent semoj perdiĝas, mil semoj perdiĝas, –
ni semas kaj semas konstante.
"Ho, ĉesu!" mokante la homoj admonas, –
"Ne ĉesu, ne ĉesu!" en kor' al ni sonas:
"Obstine antaŭen! La nepoj vin benos,
se vi pacience eltenos".
Se longa sekeco aŭ ventoj subitaj
velkantajn foliojn deŝiras,
ni dankas la venton, kaj, repurigitaj,
ni forton pli freŝan akiras.
Ne mortos jam nia bravega anaro,
ĝin jam ne timigos la vento, nek staro,
obstine ĝi paŝas, provita, hardita,
al cel' unufoje signita!
Nur rekte, kuraĝe kaj ne flankiĝante
ni iru la vojon celitan!
Eĉ guto malgranda, konstante frapante,
traboras la monton granitan.
L' espero, l' obstino kaj la pacienco –
jen estas la signoj, per kies potenco
ni paŝo post paŝo, post longa laboro,
atingos la celon en gloro.
- 5
- 2
- admoni: kuraĝigi homon per firma parolo al ago aŭ plenumo de devo; aŭ diri, ke tiu homo faris malbonan agon, aŭ ne plenumis sian devon.
- akiri: ekhavi.
- beni: al-voki al Dio, por ke li bone traktu iun.
- bori: fari truon, turnante akran ilon.
- brava: tre lerta, tre kapabla, sen-tima malgraŭ danĝeroj.
- citi: skribe aŭ parole ripeti vorton, frazon aŭ tekston el la verko aŭ parolado de alia homo.
- el-teni: havi la forton, energion, volon por akcepti malagrablan situacion sen plendi aŭ subiĝi.
- fantomo: figuro de mortinta homo, kiun eblas vidi, sed ne tuŝi; io ne vera, nur ŝajna; timiga ideo, kiun oni imagas, eĉ se ĝi ne vere ekzistas.
- gloro: la plej brila atingo.
- granito: speco de ŝtono aparte malmola.
- guto: unu akvero.
- hardi: pretigi metalon, metante ĝin unue en fajron kaj poste en malvarman akvon, por ke ĝi fariĝu malmola; trakti homon tiel, ke post suferoj li aŭ ŝi estu pli forta kaj mense kapabla.
- ktp: kaj tiel plu.
- obstino: la kapablo resti tre forte ĉe sia propra volo aŭ opinio, malgraŭ la premoj de aliaj homoj.
- pacienco: la kapablo trankvile atendi.
- potenco: granda forto, kun la kapablo regi aliajn homojn aŭ objektojn kaj devigi ilin obei.
- semi: meti en la teron aŭ disĵeti semojn (la aĵetojn, el kiuj kreskos novaj plantoj).
- semo: parto de planto, el kiu kreskos nova planto.
- sorto: super-natura forto, kiu regas tion, kio okazos aŭ ne okazos en la homaj aferoj.
- velki: (pri floroj kaj folioj) sekiĝi antaŭ ol morti.
- vokalo: la vokaloj de Esperanto estas A, E, I, O, U.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.