Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Rafa Nogueras.
Naskiĝis mi en tre trankvila vilaĝo, en kiu la homoj kunvivis feliĉe.
Kutime, en la vespero ni ĉiuj sidis ĉirkaŭ la fajro kun familianoj kaj najbaroj, dum la geavoj rakontis al ni historiojn kaj instruis al ni nian kulturon. La ĉefaj agadoj de ĉiuj vilaĝanoj estis kulturado de la tero, prizorgado de bestoj kaj la produktado de lokaj trinkaĵoj, sed por mia familio la ĉefa agado estis kulturi la teron.
Mia patrino, kiu nomiĝis Margareto, ĉiam diris al mi: “Filo mia, neniam mistraktu aliajn pro iliaj raso, tribo, vivnivelo aŭ vivkondiĉoj, ĉar oni neniam scias, kion entenas la estonteco”. Mi tiam ne komprenis, kial ŝi ŝatas tiun proverbon.
Kiam mi estis 20-jara, ribeluloj venis al nia vilaĝo. Ili bruligis domojn, mortigis junulojn kaj maljunulojn kaj seksperfortis virinojn. Unu el tiuj ribeluloj tenis maĉeton en la mano. Antaŭ miaj okuloj, li fortranĉis la brakojn kaj kapon de mia patrino for de ŝia korpo. Tiam ili pendumis mian patron. Ili metis ĉiujn maljunulojn en unu domon kaj bruligis la domon. Ili ankaŭ bruligis la bibliotekon de la vilaĝo por ke perdiĝu ĝia historio.
Post tiuj masakroj, restis nur kvin personoj en la tuta vilaĝo. Inter ili estis mi kun mia malplej aĝa fratino, sed ni estis devigataj iri kun tiuj ribeluloj. Kiam ni alvenis profunde en la arbaro, du personoj rifuzis pluiri, ĉar la vojo estis longa kaj malfacila. La ribeluloj senhezite mortigis ilin per tranĉado de maĉetoj, kaj ni restis tri.
La postan tagon, ni ankoraŭ daŭrigis kun ili laŭ la vojo en tiu arbaro. Ili komencis instrui al ni kiel uzi pafilon, kiel mortigi per maĉeto, kaj la regulojn de vivado en tiu grupo. Ni ne ŝatis tiun vivon, kaj neniu povas imagi, kiom multe ni suferis. Nia restanta kunulo estis mordita de danĝera serpento kaj la ribeluloj ne permesis al mi kuraci lin, sed senzorge foriris. Tiel restis nur mi kun mia fratino.
Iun nokton, ni trovis okazon eskapi kaj ni tiel faris. Malfeliĉe la ribeluloj konstatis nian foriron kaj eksekvis nin. Kiam ni estis tuj kaptotaj, ni kaŝiĝis en kaverno, kaj poste kuris en alia direkto. Ni atingis la riveron, kie ni trovis maljunulinon kiu ĉerpis akvon. Ni kuris al ŝi petante helpon, ĉar de-fore ni ankoraŭ aŭdis la bruojn de tiuj ribeluloj. Bonŝance la maljunulino kaŝis nin. Ekde tiam, ni loĝis kun tiu avino, kiu estis afabla kaj bonkora. Ŝi ne estis malriĉa, fakte ŝi havis multe da oraĵoj. Kvin jarojn poste, ni bedaŭris ŝian morton.
Mi iam renkontiĝis kun eksterlandanoj en tiu arbaro. Mi montris al ili la oraĵojn de la maljunulino, ĉar ŝi ĉiam rakontis al mi, kiel eksterlandanoj iam venis kaj helpis ses personojn en ŝia vilaĝo, kiam ŝi estis juna. La eksterlandanoj akceptis la oraĵojn, kaj ili proponis preni min kaj mian fratinon al la ĉefurbo por ke ni studu. Ni senhezite akceptis la proponon, kaj tiel mi ekstudis por fariĝi arkitekto.
Marcelin Luheka
Étienne Luheka
Feliĉe, la du verkintoj de la supra rakonto ne priskribas sian personan sperton. Sed bedaŭrinde temas pri situacio, kiu estas ankoraŭ tro ofta en ilia lando.
- 4
- 1
Marcelin Luheka estas fervora esperantisto el DR Kongo. Li eklernis Esperanton en 2018. Li ŝatas legi, lerni pri multaj aferoj, kaj mem fari filmojn. Li estas amanto de la naturo.
Étienne Luheka loĝas en DR Kongo. Li komencis lerni Esperanton meze de la jaro 2019. Li ŝatas aktori en filmetoj kaj lerni pri novaj kulturoj.
- arkitekto: homo, kiu profesie sin okupas pri la planado kaj formo de domoj kaj aliaj konstruaĵoj, farante detalajn planojn kaj kunlaborante kun la konstruistoj.
- ĉerpi: elpreni akvon el rivero, fonto aŭ el ia ujo per la mano aŭ per alia taŭga ilo.
- eskapi: sukcese eliri el danĝera situacio.
- kaverno: natura profunda malplena spaco sub la tero aŭ en la flanko de monto.
- konstati: ekscii, eltrovi, aŭ rimarki ion kiel fakton aŭ kiel gravan informon.
- maĉeto: larĝa peza tranĉilo uzata en Afriko, Sudameriko kaj aliloke, en arbaroj, por kamparaj laboroj, sed ankaŭ kiel militilo.
- masakro: kruela amasa mortigo.
- mordi: tranĉi per la dentoj.
- najbaro: homo loĝanta apude.
- pafilo: militilo, kiu tre forte ĵetas malgrandajn metalajn aĵojn tra la aero kontraŭ homo aŭ besto, kun la celo mortigi aŭ rompi ties korpon.
- pendumi: mortigi homon, pendigante lin/ŝin per ŝnuro ĉirkaŭ la kolo.
- proverbo: popola diraĵo, kiu ofte enhavas ian saĝan ideon aŭ konsilon.
- raso: tre malpreciza divido de la homaro laŭ kelkaj facile videblaj ecoj (koloro de la haŭto, formo de la okuloj, kaj simile).
- ribelulo: homo, kiu batalas kontraŭ la regantoj de sia ŝtato.
- rifuzi: malakcepti, ne konsenti.
- seks-perforti: uzante forton, havi seksan rilaton kun homo kontraŭ ties volo.
- sen-hezite: sen iu ajn necerteco, ne perdante tempon.
- serpento: besto longa kaj sen kruroj, kiuj moviĝas sur la tero, foje tre danĝera.
- tribo: homgrupo kun komunaj pragepatroj; subdividaĵo de popolo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.