Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Maurizio 'Rico' Giacometto.
La polento-tranĉaĵo, Domo ‘Scaccabarozzi’, Casa Scaccabarozzi en la itala, estas fama konstruaĵo en la urbo de la venonta Universala Kongreso, Torino. Ĝi estas tre kara al la torinanoj kaj oni kutime nomas ĝin ‘la polento-tranĉaĵo’. Kial? Nu, ĝi estas unu el la plej strangaj konstruaĵoj iam ajn faritaj.
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Civico13.jpg
La unikan konstruaĵon planis Alessandro Antonelli. Li estis la sama fama arkitekto, kiu konstruigis la turon, kiu estas la simbolo de la urbo kaj de la Universala Kongreso de Esperanto en 2023, la Mole Antonelliana.
La polento-tranĉaĵo ricevis sian originalan kromnomon pro la flava koloro de la muroj kaj pro sia unika formo. Ĝia plano similas al ne-ordinara, malregula kvarlatero, kun flankoj longaj je 16m, 5m, 16m, 54cm. Tiuj formo kaj koloro memorigas ĝuste pri polento-tranĉaĵo. Kaj vi bone legis: la kvara flanko havas la mezuron de nur 54 centimetroj!
https://commons.wikimedia.org/wiki/File:Scaccabarozzi_02.jpg
Nuntempe la fama konstruaĵo estas art-muzeo kie oni povas ĝui ekspoziciojn, precipe pri moderna arto.
Ĉu vi sciis pri la polento-tranĉaĵo? Kaj ĉu vi iam ajn vizitis ĝin? Se ne, nepre faru tion ĉi-jare, okaze de la Universala Kongreso!
Maurizio ‘Rico’ Giacometto
- 1
Maurizio Giacometto (Rico) estas redaktoro de la rubriko “Libroservo” en uea.facila.
- arkitekto: homo, kiu profesie sin okupas pri la planado kaj formo de domoj, stacidomoj kaj aliaj konstruaĵoj, farante detalajn planojn kaj kunlaborante kun la konstruistoj.
- cm: centimetro (centono de metro).
- ekspozicio: publika prezentado, elmontrado de diversaj produktoj de industrio aŭ arto.
- kvar-latero: kvarflanka formo
- m: metro
- polento: simpla, tradicia manĝaĵo el norda Italujo, kutime manĝata kun viando.
Foto:CC BY-SA 3.0, https://commons.wikimedia.org/w/index.php?curid=30359953
- simbolo: io, kio elvokas aŭ prezentas ion alian (ekzemple koro estas simbolo de amo).
- turo: konstruaĵo tre alta sed ne tre larĝa.
- unika: sola de sia speco, unu-nura; ne havanta alian egalan aŭ similan.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.