Nasr Edin Hoĝa en Ankaro, Turkujo. Foto: Wikipedia/Nevit Dilmen. CC BY-SA 3.0
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Patrick Morando.
La suba artikolo unue aperis en la revuo Juna amiko n-ro 165 (4/2020). Ĝi estas iom simpligita laŭ la vortlisto de uea.facila.
Ĉirkaŭ Nasr Edin Hoĝa ĉio abundas.
Abundas liaj nomoj. Foje oni diras Nasreddin, foje Goha aŭ Joha. Ne gravas. Vikipedio starigis liston de liaj nomoj : aperas 34!
Abundas la landoj, kie li aperas en tradiciaj rakontoj kaj fabeloj. Li estas konata de Balkanio ĝis Mongolio, de Kaŭkazo ĝis Pakistano. Origine li estis turko.
Li naskiĝis en 1208 kaj mortis en 1284, supozeble. Abundas la lokoj, kie laŭdire li estis entombigita.
Abundas liaj trajtoj: foje li estas saĝulo, foje li parolas kiel stultulo, foje li komentas vigle, foje li primokas akre. Li havas la rajton primoki la gravulojn kaj la saĝulojn.
Nasr Edin havis azenon. Kutime li sidis sur la azeno en la malĝusta direkto kaj rigardis malantaŭen. Sensencaĵoj abundis en lia buŝo kaj en liaj agoj, kune kun saĝaj komentoj kaj helpemaj aŭ lertaj agoj.
Jen rakonto pri li:
Dum tuta posttagmezo Nasr Edin promenadis en urbo kune kun du gravaj homoj. Unu estis religia gvidanto kun la titolo imamo, la alia estis juĝisto kun la titolo kadi. Venis la momento por saluti unu la alian kaj disiri.
“Vi vere estas nekutima persono,” diris la religiulo. “Foje oni povus supozi, ke vi estas malhonestulo kun kapablo ŝteli kaj trompi iun ajn, sed tuj poste oni povas imagi, ke oni estas en ĉeesto de stultulo.” La juĝisto plu parolas: “Estu nur unufoje honesta kaj diru al ni la veron: kiu vi estas en la realo? Ĉu vi estas trompisto aŭ stultulo?”
“Tio dependas,” respondis Nasr Edin. “Tamen jen tio, kion mi povas diri al vi du en tiu ĉi momento: mi estas precize inter ambaŭ.”
Dirante tion, li povis diri trompisto al religiulo kaj stultulo al juĝisto, aŭ ĉu li volis diri la malon?… Vi decidu!
UNESKO decidis siatempe, ke la jaro 1996 estu la Jaro de Nasr Edin Hoĝa.
Mireille Grosjean
- 1
- 1
Mireille Grosjean estas svisa esperantistino, prezidanto de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
- abundi: ekzisti en tre grandaj kvantoj.
- azeno: besto simila al malgranda ĉevalo kun longaj oreloj.
- dependi: esti sekvo de (iu situacio).
- entombigi: meti mortinton en la teron.
- fabelo: imagata rakonto pri mirigaj okazaĵoj.
- honesta: aganta laŭ la sociaj preferoj, devoj, kaj imagoj de ĝusta kaj bona agmaniero.
- n-ro: numero
- origine: rilate al la loko, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
- titolo: vorto aldonita antaŭ la nomo de homo kiel “sinjoro”, “doktoro”, “prezidanto” aŭ simile.
- trajto: eco de la vizaĝo aŭ de la menso.
- trompi: intence konvinki iun kredi malveraĵon, erarigi.
- Unesko: Organizaĵo de UN por Edukado, Scienco kaj Kulturo.
-
vikipedio: kolekto de informaj artikoloj en Interreto, redaktata de la uzantoj mem.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.