Salti al enhavo

Kultura kunlaborado laŭ la Silka Vojo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Alessandra Madella.

La suba artikolo estis unue verkita por Ĉina Komunikila Grupo. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila


La fama Silka Vojo estis la historia vojo, laŭ kiu komercistoj portis silkon kaj aliajn varojn de Ĉinio al landoj proksimaj kaj malproksimaj, eĉ ĝis Eŭropo.

Ĉinio en la lastaj dek jaroj klopodas starigi ekonomiajn kaj kulturajn rilatojn kun aliaj landoj laǔ la Silka Vojo. Temas ne nur pri varoj, sed ankaŭ pri kunlaboroj kaj kulturaj interŝanĝoj, ekzemple pri enhavo de televidaj programoj aŭ pri trejnado de ĵurnalistoj.

Dum mia restado en Ĉinio mi spertis du tiajn agadojn. Kunlaboris homoj de diversaj landoj pri sukcesaj kulturaj interŝanĝoj. La unua estas la agado de la Internacia Orkestro de Kunming en la sud-okcidenta land-lima provinco Yunnan. La dua estas la traduko al Esperanto de ilustrita libro pri la Silka Vojo. La tradukon faris la studentoj kaj instruistoj de la universitato en Zaozhuang, en la pli norda provinco Shandong.

La orkestro “Internacia Filharmonio de Kunming” estis fondita en 2017 laǔ ideo de la ukraina flutisto Oleg Sheremeta kaj de la rusa pianisto Pavel Raykerus. Ĝi estis realigita pro la forta subteno de Duan Yongxing, esperantisto de multaj jaroj. En Yunnan vivas diversaj etnoj, kaj Duan mem estas membro de la popolo Hani. Li ankaŭ estas prezidanto de la Art-kolegio de Kunming, kie multaj studentoj estas membroj de naciaj malplimultoj.

Silkavojo2.thumb.jpg.2bb567931cc81512affcf9fe68da6d4c.jpg

La avo de Oleg studis Esperanton kaj li mem eklernis ĝin, kiam la kolegio organizis kursojn. La orkestro en siaj unuaj jaroj sukcese varbis muzikistojn de 15 landoj laǔ la Silka Vojo, kaj organizis koncertojn pri la muzikoj de Armenio kaj Azerbajĝano, kaj pri itala opero kun italaj kantistoj. 

Silkavojo3.thumb.jpg.84a7d19dfa5ce766cd597f2c5702515d.jpg

Dum la pandemio la orkestro iĝis pli malgranda, tamen ĝi ankoraǔ aktivas. Ĝi portas mesaĝon de paco kaj invitas la publikon en Yunnan al ĝuado de diversaj muzikaj tradicioj. La orkestro laboras por la kunfandiĝo de ĉinaj, okcidentaj, kaj Mez-Aziaj muzikaj tradicioj. 

En la jaroj 2022 ĝis 2023 la ĉinaj gestudentoj en la Esperanto-fako de la universitato de Zaozhuang tradukis la libron Rakontoj pri la Silka Vojo kun koloraj bildoj de Zhu Lirong. La teksto estis kontrolita kaj korektita de iliaj aziaj kaj eŭropaj instruistoj el kvin landoj. Tiu kunlaborado mem donis gravan ŝancon por kultura interŝanĝo kaj reciproka riĉigo. La tre bela libro estis prezentita dum la Universala Kongreso de Torino, kie ĝi ricevis multajn admirajn komentojn. 

Alessandra Madella
 

  • Ŝati 7

Alessandra Madella estas italino, nun loĝanta en Ĉinujo. Ŝi instruas Interkulturan Komunikadon kaj Esperanton ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).


  • admira: esprimanta la opinion, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela.
  • etno: aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj.
  • fluto: muzikilo ludata per blovado; flutisto: homo, kiu ludas fluton.

Flutistopex.thumb.jpg.ab4247379c77326f4000219dd35acf64.jpg

  • ilustrita: kun desegnaĵoj aŭ bildoj aldonitaj al la teksto. 
  • ĵurnalisto: profesia raportisto por gazeto, televido, radio kaj simile.
  • kolegio: universitat-nivela lernejo, aŭ aparta lernejo interne de universitato.
  • koncerto: muzika prezento.

Silkavojo3.thumb.jpg.4270d8e67ecf27fa4b8329a21cf06cdf.jpg

  • kun-fandiĝo: kun-miksado de du aŭ pluraj apartaj aferoj, tiel ke ili fariĝas unu.
  • kun-laboro: kuna laborado pri iu komuna projekto.
  • malplimulto: malpli granda homgrupo interne de regiono aŭ lando, kiu diferencas de la ĉefa parto de la loĝantaro pro malsama deveno, religio, lingvo aŭ simile.
  • pandemio: tutmonda malsano. 
  • opero: muzika teatraĵo.

Operopx.png.10179a4245b42e488a54be15912426ab.png

  • orkestro: granda grupo de muzikistoj, ludantaj diversajn muzikilojn, sub la gvidado de estro.

Orkestropx..jpg.20c66f730f73c64e68c4a98339df63b0.jpg

  • piano: muzikilo, kiun oni ludas per klavaro; pianisto: homo, kiu ludas pianon.

Pianistopex.jpg.4b6f1ba47f07f0b8f6572f8f6c778ce3.jpg

  • provinco: regiono de lando aŭ ŝtato, kiu parte regas sin mem, kaj prizorgas mem siajn publikajn servojn. 
  • silko: brila kaj valora ŝtofo, kiu venis unue el Ĉinujo.

Silkopex.thumb.jpg.81a102284c62e5813b1e3f616665cda6.jpg

  • sub-teno: helpo al homo, asocio, projekto, politiko aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
  • trejnado: instruado kaj ekzercado por konduki al dezirata nivelo de kapablo. 
  • varbi: konvinki homon partopreni en iu projekto.
  • varo: vendata aŭ vendota objekto. 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.