Silke Pan laboris en cirko. Ŝi brilis pri plonĝado (saltado en akvon de alta salto-tabulo), gimnastikado, kaj dancado. Kun grandaj sukcesoj ŝi saltis de trapezo al trapezo kune kun sia edzo.
Kaj tiam en 2007, kiam ŝi havis 34 jarojn, ŝia vivo subite ŝanĝiĝis. Ŝi havis teruran akcidenton. Dum cirka prezentado de la trapezo, ŝia edzo maltrafis ŝian manon kaj ŝi falis kaj rompis sian dorson. Ŝi perdis la uzon de siaj kruroj kaj nun devas resti en rul-seĝo. Tamen ŝi plu volas moviĝi, same kiel dum sia jun-aĝo. Ŝi lernis uzi man-biciklon: tio estas biciklo sur kiu oni kuŝas dum oni turnas la radojn per la manoj.
Esperantistino Mireille Grosjean aŭdis intervjuon kun Silke Pan ĉe la svisa radio. Kiom da kuraĝo Silke havis! Mireille decidis intervjui ŝin por la Esperanta revuo Juna Amiko kaj por la aŭskultantoj de Muzaiko (tut-tempa internacia interreta radio-stacio en Esperanto). La diskuto okazis en la franca, ĉar ambaŭ virinoj loĝas en la franclingva parto de Svislando. Mireille tradukis kelkajn ŝiajn frazojn por aperigo en Juna amiko.
Silke diris al Mireille: “Ni ĉiuj povas elekti nian manieron rigardi nian destinon. Estas nia respondeco kaj devo utile uzi nian vivon. Homo havas liberan elekton: ni povas decidi, ĉu niaj problemoj fariĝos marĉoj, kiuj manĝos nin, aŭ ĉu ili donos al ni novan forton por salti pli alten. Kiam mi ekzercis min pri plonĝado, mi devis eniri akvon kaj atingi la fundon por tie puŝi min alten denove. En la vivo okazas la samo: se venas frapo, oni uzu ĝin por reveni supren kaj eĉ iri pli alten. La malfacila momento en la vivo donas al ni forton. Ni ne simple naĝu kun la fluo, ni agu laŭ nia volo, ni iru nian vojon celitan.”
Silke plu parolas: “Ĉiu persono havas sian apartan kapablon kaj povas, devas kontribui al bonfarto de la mondo. Tiuj personoj, kiuj daŭre plendas, alportas nenion al la mondo.”
Nun ŝi estas ĉampionino en manbiciklado… ŝi grimpis bicikle sur la 15 plej altajn pasejojn tra montaro Alpoj… Ŝi ofte biciklumis por kolekti monon por kuracaj programoj. Ŝi vivas kun konstantaj doloroj. Tamen ŝi diras: “Se mi pensas nur pri miaj doloroj, tio utilas al nenio. Mi devas lerni malproksimiĝi de mia dolora korpo. Se iu plendas, tio similas al kraĉado sur donacon. La vivo estas donaco, tiel bela donaco. Se mi pensas pri miaj brakoj, kiuj bone funkcias, tio ebligas al mi resti forta.
Ŝi gvidas kaj konsilas diversajn sportisto-grupojn kaj ofte prelegas. Ŝi verkis libron, kiu aperis en aprilo 2018: À la conquête de nouveaux sommets ("Venkante novajn pintojn"). Ŝi daŭre sportumas, ĉar ŝi ŝatas tion, kaj ĉar tiu aktiveco estas saniga kaj por la sanaj personoj kaj ankoraŭ pli por la handikapitoj.
Mireille finas sian artikolon per la vortoj “Ni trovu kuraĝon el ŝia ekzemplo!” La plena artikolo estas legebla en Juna amiko n-ro 2/2018 de majo 2018.
- 3
- 1
- cirko: granda loko, ofte rond-forma, kie prezentistoj montras siajn eksterordinarajn lertojn al la publiko.
- gimnastiko: arto pri ekzercado de la korpo, por ĝin plifortigi kaj lertigi.
- trapezo: aparato uzata en cirko, kiu konsistas el longa tenilo fiksita ĉe la du finoj per ŝnuroj, per kiuj la prezentistoj ĵetas ŝin kvazaŭ ili flugus tra la aero.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.