Tuj antaŭ la komenco de la 24a Kongreso de Ukrainia Esperanto-Asocio (UkrEA) oni starigis memor-tabulon por la fama poeto, verkisto kaj esperantisto Vasilij Eroŝenko. Legu pli pri Eroŝenko ĉi tie.
La ceremonioceremonio: festo por speciala religia aŭ publika okazo. okazis en Lvivo la 19an de oktobro 2018. Lvivo estas unu el la ĉefaj kultur-centroj de Ukrainujo. En 1991 multaj el la stratoj en Lvivo estis renomitaj, kaj unu sufiĉe longa strato ricevis la nomon Eroŝenko. En tiu strato sur la muro de la plej bela kaj arte ornamitaornami: aldoni belajn detalojn al objekto por beligi ĝin. domo estis starigita la tabulo.
La programo estis organizita de la prezidanto de UkrEA, s-ro Eŭgeno Kovtonjuk. Salutis s-ino Oksana Stelmaĥ, membro de la konsilantaro de tiu urbo. Sekvis la saluto kaj gratulo de la vicprezidanto de Universala Esperanto-Asocio, Stefan MacGill.
- 2
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.