Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.
La surpriza magio de NASK
NASK estas la Nord-Amerika Somera Kursaro de Esperanto. De 50 jaroj ĝi okazas ĉiu-somere en Usono kun internacia grupo de bone konataj instruistoj en pluraj niveloj.
Ni alvenis al NASK en ĝia unua tago. Ni sciis, ke la kursoj estos bonegaj, ĉar ni legis pri la instruistoj kaj la ĝenerala programo. Ni timis paroli kun aliaj esperantistoj kaj laŭt-legi en niaj lecionoj. Ni pensis, ke ni kaŝos nin en niaj ĉambroj. Sed ni devas manĝi kaj ni devas trinki. Do, ni iris al la manĝejo.
Tie, ni renkontis aliajn komencantojn. “Kiam?” “Kial?” “Kiu?” Multajn demandojn ni ricevis. Multajn respondojn ni donis. Tiel ni ekkonis unu la alian. Ni pensis, ke eble NASK ne estos tro malbona.
Ni trovis la veran magion de NASK en la tempoj inter la lecionoj. Ni eksentis novajn sentojn. Kiuj estas ĉi tiuj sentoj? La lernantoj fariĝis bonaj amikoj per siaj komunaj spertoj. Kune ni profunde amikiĝis. Jen la pordo al la mondo. Ni venis al Nord-Ameriko el Kanado, Germanujo, Domingo, Usono, kaj aliaj landoj. Niaj novaj karaj amikoj certe estas diversaj.
En la gufujo, dum la ekskursoj, kaj tra Esperantujo, ni trempis nin en la Esperantan kulturon. Ni tre kreskis dum naŭ tagoj. Ni ne imagis, ke tio eblos. Sed ni parolis kun ĉiuj. Ni diris novajn frazojn, kiujn ni neniam antaŭe aŭdis. Ni fariĝis esperantistoj.
Ni ĵus devis foriri kaj tio dolorigas nin. Sed ĝi ne estis la fino, ĉar ni diris, “Ĝis la revido!”
Aŭtunjo Ward kaj Miĉo Harden
En 2020 okazos la 51-a jaro de Esperanto-instruado ĉe NASK. Komencintoj povos ĝui la saman magion, kiun spertis Aŭtunjo kaj Miĉo: rapidan pliboniĝon en tut-Esperanta etoso plena je amikoj, babilado kaj efika instruado. Venu el ĉiuj kontinentoj por partopreni! Pli da informoj troviĝas ĉe nask.esperanto-usa.org.
- 2
- 1
Aŭtunjo Ward estas 31-jara usona esperantisto, kiu komencis lerni Esperanton en 2017, sed kun paŭzoj. Ŝi estas vartisto kaj instruisto en muzeo. Ŝi loĝas en San Diego, Kalifornio kun siaj patrino, fratino, du katoj, hundo, kaj multe da pufbestoj.
Miĉo Harden estas 39-jara usona esperantisto kiu komencis lerni Esperanton en 2018 aŭskultinte podkaston pri Esperanto. Li instruas psikologion en universitato. Li loĝas en Sankta-Luiso, Missouri kun siaj edzino, tri infanoj, hundo, porko, testudo, kaj multaj fiŝoj.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.