Foto: Ivo Miesen
Ĉiu-jare, dum la lastaj tagoj de decembro kaj unuaj tagoj de januaro, estas mezgranda kunveno kun la nomo JES (Junulara Esperanto-Semajno). Ĝi kutime okazas aŭ en Pollando aŭ en Germanujo (sed en unu jaro ĝi okazis en Hungarujo). Ĉi-jare ĝi estis en Germanujo, en Storkow, malgranda urbo unu horon per trajno for de Berlino. Ĝi daŭris de la 28-a de decembro 2018 ĝis la 4-a de januaro 2019.
Ĝia celo estas homoj kiuj aĝas inter 18 kaj 35, sed tio ne estas fiksita limo. Kio okazas ĉe tiu aranĝo? Dum la tagoj estas prelegoj, laborgrupoj, kaj diskutoj pri diversaj temoj. Ĉi-jare okazis kunsidoj pri: meditado, diversaj stiloj de dancado, volontulado en Esperantujo, kaj lingvolernado.
Foto: Ivo Miesen
Dum la vesperoj estas diskejo, diversaj koncertoj, kaj la trinkejo.
La etoso estis festema, sen esti troa.
Do, se vi estas juna, aŭ almenaŭ jun-kora, nepre venu al JES. En la fino de ĉi tiu jaro (2019) ĝi estos en Głuchołazy en Pollando. Ĉu mi vidos vin tie?
Matt Peperell
- 6
- 1
Matt Peperell loĝas en Londono. Li laboras por peranta kompanio kiu konsilas al komercaj organizaĵoj. En la Esperanto-movado li estas foja preleganto kaj partoprenanto en multaj kongresoj. Li esperantistiĝis en 2010.
- trajno: vagonaro.
© DAJF / Wikimedia Commons / CC BY-SA 3.0 & GFDL
- mediti: longe kaj profunde fiksi sian penson al io.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.