Eroŝenko (1890-1952) estis blindablinda: sen la kapablo vidi. esperantisto el Rusujo de ukraina devenode-veno: la loko aŭ situacio de kie oni venas.. 18-jara li eklernis Esperanton, kaj post kelkaj jaroj li vojaĝis al Britujo, kie li studis en lernejo por blinduloj. En 1915 li vojaĝis al Japanujo, kie li studis masaĝadonmasaĝi: tuŝadi kaj premi la korpon per la manoj por kuracaj celoj. ĉe blindula lernejo en Tokio, ĉar li aŭdis, ke japanaj blinduloj ofte viv-tenasviv-teni: teni viva, ekzemple per la laboro kaj mon-gajnado. sin per tiu profesio. Tie li tre ageme informis la aliajn studentojn pri Esperanto.
Post du jaroj li vojaĝis al Siamo (nuntempa Tajlando) kaj fondis tie lernejon por blinduloj. Sed tio estis nur la komenco de liaj vojaĝoj. Poste li veturis ankaŭ al Hindujo, Japanujo kaj Ĉinujo. Eroŝenko estis politike progresema, kaj tial okazis, ke en Hindujo li estis malliberigita, en Japanujo arestitaaresti: kapti homon, kiu agis kontraŭleĝe, kaj teni lin aŭ ŝin ĉe policejo aŭ en malliberejo., kaj poste li estis forsendita el tiuj landoj.
Ĉar li bone sciis la japanan lingvon, Eroŝenko verkis en tiu lingvo multajn rakontojn por geknaboj kaj tre famiĝis inter la progresemaj japanaj literaturistoj. En Ĉinujo li instruis rusan literaturon kaj aliajn temojn en Pekina universitato kaj en edukista lernejo por virinoj.
Dum la lastaj 29 jaroj de sia vivo Eroŝenko loĝis en diversaj urboj de Sovet-unio, kie li verkis kaj laboris. Li fondis la unuan lernejon por blinduloj en Turkmenujo en 1935, kaj mem laboris tie dum dek jaroj.
Eroŝenko verkis plurajn originalajn verkojn en Esperanto, kaj ankaŭ en la japana kaj la ĉina.
Por pli detalaj informoj pri la vivo de Eroŝenko vidu la artikolon en Vikipedio.
Redaktite de Anna
- 3
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.