Salti al enhavo

Titus Brandsma
esperantisto kaj sanktulo


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Derek Roff.

La 15-an de majo 2022 sur la placo de Sankta Petro en Romo, la papo Francisko anoncis la nomojn de dek novaj sanktuloj. Unu el ili estis esperantisto.

Ĝis nun oni malmulton sciis pri la Esperanto-agado de tiu nova sanktulo, Titus Brandsma. Mi mem faris la esploron per la jarlibroj de IKUE (Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista) aperintaj inter 1926 kaj 1938.

Titus membriĝis al la Nederlanda Katolika Esperanto-Ligo en 1911. Samjare, okaze de la 2-a IKUE-kongreso en Hago li eniris dek-homan komisionon por verki eklezian vortaron. Tio klare montras, ke tiam Titus jam bone regis la lingvon, kaj ke li estis unu el la pioniroj de la katolika Esperanto-movado. Li aktive partoprenis en nederlandaj katolikaj aranĝoj en 1913, 1934 kaj 1937.

Anno Sjoerd Brandsma naskiĝis la 23-an de februaro 1881 en Oegeklooster, Frislando, en nord-okcidenta Nederlando. En 1898 li fariĝis monaĥo, kaj prenis la nomon Titus, memore al sia patro. En 1905 li foriris al Romo por studi filozofion ĉe la Papa Universitato Gregoriana. Reveninte al sia patrolando kvar jarojn poste li instruis filozofion kaj la historion de mistikismo. Li tradukis al la nederlanda lingvo verkojn de Sankta Tereza de Avila. Li estis unu el la fondintoj de la Katolika Universitato de Nijmegen, kie li poste fariĝis la rektoro.

Krom instruado, li agadis en la ĵurnalisma kampo. Tamen, li ne nur zorgis pri la spirita flanko, sed ankaŭ laboris por plibonigi la laborkondiĉojn de la ĵurnalistoj. Kiam la nazioj eniris Nederlandon dum la 2-a Mondmilito, li atentigis la redaktejon, ke oni ne publikigu naziajn dokumentojn, ĉar ili ne taŭgas laŭ la katolika kredo. Li ankaŭ protestis kontraŭ la kruela mistraktado de judoj. Meze de januaro 1942 li estis arestita. Post restado en diversaj malliberejoj en Nederlando, oni transportis lin al la koncentrejo Daĥau, kie li estis mortigita la 26-an de julio 1942.

Titus amis Dion kaj la Katolikan Eklezion. Li ankaŭ amis sian patrolandon, kaj estis sentema pri la bezonoj de aliaj homoj.

La papo Johano Paŭlo la 2-a en 1985 nomis lin “martiro por la libereco de komunikado”, ĉar dum la nazia regado de Nederlando li kuraĝe anoncis sian kredon kaj principojn, kiuj devus esti bazaj kondiĉoj por ĉiu socio.

La vivo kaj agado de Titus estu gvidilo ne nur por katolikoj. Ĝi estas ekzemplo de imitindaj interhomaj rilatoj, kaj ĝi montras la direkton al nia celo, ke la mondo iĝu pli bona, pli paca kaj pli justa.

Marija Belošević
 

  • Ŝati 1
  • Ami 1
  • Dankon 1

Marija Belošević estas kroata esperantistino, aktiva en UEA, IKUE kaj ILEI. En multaj Esperanto-kongresoj, konferencoj kaj similaj aranĝoj, ŝi prelegis pri la kroataj lingvo, kulturo kaj historio. Dum la pandemia tempo ŝi organizas ĉiutagajn ZOOM-kunvenojn de katolikaj esperantistoj. Profesie ŝi okupiĝas pri ĵurnalismo kaj fotado.


  • aresti: kapti homon, kiu (supozeble) agis kontraŭleĝe, kaj teni tiun homon ĉe policejo aŭ en malliberejo.
  • eklezio: organizita religia komunumo, kutime kristana.
  • filozofio: la studo de ĝeneralaj kaj bazaj demandoj, ekzemple rilate al ekzistado, scioj, valoroj, menso kaj lingvo.
  • judo: membro de religia grupo, kiu nun loĝas ĉefe en Israelo sed ankaŭ en multaj aliaj landoj.

1963542814_Judopx..jpg.52c23926815c628ac7776ac0d9002f01.jpg

  • ĵurnalismo: kolektado kaj disvastigado de informoj per gazetoj kaj aliaj amas-komunikiloj.
  • katolika: rilata al granda grupo interne de la kristana religio, kun gvidanto en Romo (Italujo).
  • komisiono: malgranda grupo formita interne de pli granda organizaĵo kun la celo plenumi difinitan taskon.
  • koncentrejo: malliberejo, kie multegaj homoj estas tenataj en tre malbonaj kondiĉoj.

1205302574_Koncentrejopubl..jpg.dce4862a52d2ecfdab9c816d10c8bbe1.jpg

  • martiro: homo, kiu spertas morton aŭ terurajn suferojn pro siaj idealoj aŭ sia religio.
  • mistikismo: religia idearo kaj metodo, celanta ekkoni la veron pri Dio kaj la postmorta vivo per sentoj kaj imagado, sed ne per la pensanta menso.
  • monaĥo: religiulo, loĝanta en religia komunumo kun specialaj reguloj. 

1091630214_Monao(kristana)pbl..thumb.jpeg.5c3adacf015ca17f8ccd5a4a9dfd879a.jpeg

  • nazio: membro de politika movado, kiu regis Germanujon de 1933 ĝis 1945; ĝia estro estis Adolf Hitler.
  • papo: ĉefa gvidanto de la katolikaj kristanoj.

1970529097_Papopx..jpg.7322d21af9cb9bcbf1462d7276847a19.jpg

  • parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
  • pioniro: homo, kiu sola aŭ kiel membro de grupo komencas novan aferon, montrante la vojon al postaj homoj; tiu, kiu unue konigis Esperanton en sia propra lando aŭ medio 
  • placo: libera spaco ĉirkaŭata de konstruaĵoj en urbo aŭ vilaĝo. 

145367649_Placowkp..thumb.jpg.aa112993044e16e050cdeec226ddaaaf.jpg    Foto: Wikipedia/Sebastian Dubiel CC BY-SA 3.0

  • protesti: esprimi sian kontraŭstaron pri afero, kiun oni opinias nejusta aŭ neakceptebla.
  • rektoro: direktoro de universitato.

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.