Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Margaret Zaleski-Zamenhof.
La ĉi-suba artikolo unue aperis en la retejo de Ĉina Radio Internacia. Ĝi estas mallongigita kaj simpligita por uea.facila.
En 2022 la Usona Mon-farejo lanĉis ambician kvar-jaran programon de specialaj moneroj. Speciala serio de kvaron-dolaroj honoras la artajn, edukajn kaj politikajn kontribuojn kaj atingojn de usonaj virinoj el diversaj etnaj devenoj.
Malfermis la unuan jaron la afrik-usona poetino Maya Angelou (1928-2014). Sekvis Sally Ride (1951-2012), kiu en 1983 iĝis la unua usona virina kosmonaŭto. Wilma Mankiller (1945-2010) estis la unua ĉefino de la ĉeroka nacio, kaj Nina Otero-Warren (1881-1965) estis hispan-usona virino, kiu batalis por la virina voĉdon-rajto.
En oktobro 2022 aperis la atendita kvarondolaro de la ĉin-usona aktorino Anna May Wong (1905-1961), kiu tiel iĝis la unua azi-devena homo sur usona monero. Kiam ŝi eklaboris, filmoj estis ankoraŭ silentaj. Poste ŝi laboris ankaŭ en son-filmoj, kaj ĉe televido, teatro kaj radio. Ŝi ĉiam batalis por pli ofta prezentado de azi-devenaj aktoroj en filmoj, kaj precipe por ke iliaj roloj estu pli realismaj kaj variaj.
Alessandra Madella
- 3
Alessandra Madella estas italino. Ŝi loĝas en Ĉinio, kie ŝi instruas kinohistorion kaj Esperanton al multe da studentoj ĉe la Universitato de Zaozhuang. Ŝi estas vic-prezidanto de ILEI (Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj).
- aktoro: homo, kiu ludas en teatraĵo aŭ filmo.
- ambicia: celanta tre alte.
- ĉeroka: rilata al popolo loĝanta en la suda parto de la nuna Usono jam de prahistoriaj tempoj.
- etna: rilata al aparta hom-grupo malsama de aliaj hom-grupoj ekzemple pro lingvo, religio kaj aliaj kulturaj tradicioj.
- honori: trakti iun kun granda respekto pro la gravaj aferoj, kiujn tiu homo faris aŭ faras; trakti iun aferon kun granda respekto por publike montri ĝian gravecon al ĉiuj.
- kosmonaŭto: vojaĝanto en la vastega spaco ekster nia Tero.
- kvaron-dolaro: la plej uzata monero en Usono.
- lanĉi: prezenti la unuan fojon novaĵon por ĝenerala uzado (ekzemple novan agadon, novan verkon, aŭ simile).
- rolo: tio, kion diras kaj faras aganto en teatraĵo aŭ filmo.
- varia: ne ĉiam sama; divers-speca.
- voĉ-doni: esprimi sian opinion (voĉon) pri iu demando aŭ propono, por ke ĝi estu nombrata; esprimi sian opinion per signo sur papereto pri la elektado de politikisto.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.