Giuseppe kaj Ursula Grattapaglia
Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Katalin Kovats kaj Sylvain Lelarge.
Giuseppe Grattapaglia estis itala esperantisto, naskiĝinta en 1931. Li kaj lia edzino Ursula kune pasigis preskaŭ kvindek jarojn ĉe la bieno Bona Espero en Alto Paraíso, en Goiás, Brazilo.
Jen la anonco el la retejo edukado.net, kiu informis pri lia morto en la 10-a de junio 2023. Ni iom redaktis la tekston por legantoj de uea.facila.
Kun tre peza koro ni anoncas al la esperantistaro la forpason de Giuseppe Grattapaglia, ital-devena esperantisto, kiu pli ol 50 jarojn agadis fervore kun sia edzino Ursula en Bona Espero, Brazilo.
Antaŭ duonjarcento la geedzoj ekloĝis en la kamparo de Brazilo, fondis kaj organizis hejmon kaj lernejon por infanoj orfaj aŭ vivantaj en malfacilaj situacioj. Tiel ekestis bonfara institucio, kie plurcent infanoj trovis hejmon, am-plenan etoson kaj geamikojn. Ili lernis ne nur "lernejajn" studobjektojn, sed lernis vivi. Ili spertis doni kaj ricevi amon, kultivi teron, fari manlaboron, uzi komputilojn kaj ankaŭ paroli iom en Esperanto. Multaj el ili post la tiea eduko sekvis pli altnivelajn studojn, akiris diplomon, ankoraŭ nun laboras en gravaj postenoj, aŭ reiris ekz. kiel instruistoj por subteni la agadon de la geedzoj Grattapaglia.
Giuseppe kaj Ursula kreis en Bona Espero paradizon. Por sperti la vivon tie, plurdekoj da esperantistoj alvojaĝis kaj restis por mallongaj aŭ pli longaj periodoj, por helpi kaj admiri ilin.
Giuseppe kaj Ursula partoprenis en pli ol kvindek Universalaj Kongresoj. Tial multaj el ni persone renkontis ilin en almenaŭ unu el tiuj kongresoj, kaj esperis revidi la paron en Torino. Ili jam estis enskribitaj ĉe la kongreso en Torino, kiu fakte estis la naskiĝurbo de Giuseppe, kaj sendube li jam antaŭĝojis ne nur ĉe-esti la kongreson sed ankaŭ revidi la urbon. Bedaŭrinde tiu renkontiĝo ne plu povos okazi.
La redaktoro de edukado.net finis sian artikolon per sincera kondolenco al Ursula, al iliaj propraj filoj Guido kaj Dario kaj ties familianoj, kaj al la plurcent savitaj kaj ame edukitaj infanoj, kiuj iam loĝis ĉe ili en Bona Espero.
Foto: Esther Schor
En la foto vidiĝas Giuseppe Grattapaglia (meze de la malantaŭa vico), Ursula (maldekstre, en la verda robo), kaj usona esperantistino Esther Schor (maldekstre apud Ursula), inter infanoj, instruistoj kaj laborantoj de Bona Espero, dum vizito de Esther en 2010. Dekstre de Ursula staras Ada, kiu iam estis infano ĉe Bona Espero, kaj poste fariĝis tie instruistino.
- 2
- 4
- admiri: opinii, ke io aŭ iu estas pli ol normale bona aŭ bela.
- akiri: ekhavi.
- bieno: kampara ter-posedaĵo.
- diplomo: dokumento donita de lernejo, universitato aŭ simile, por montri, ke la ricevinto sukcese plenumis ekzamenon aŭ finis kurson.
Wikipedia/Millermz CC BY-SA 3.0
- ekz. = ekzemple
- etoso: ĝenerala sento, kiun la ĉirkaŭaĵo prezentas al la ĉeestantoj.
- fervore: kun tre forta, plen-kora interesiĝo pri iu afero, kiun oni penas prezenti ankaŭ al aliaj homoj.
- for-paso: morto.
- institucio: socia aŭ politika organizaĵo.
- kondolenco: esprimo de bedaŭro kaj kun-sento al iu pro la morto de amata persono.
- kultivi: kreskigi plantojn, prizorgante iliajn bezonojn.
- orfa: (pri infano): kies gepatroj jam mortis.
- paradizo: loko, kie ĉio estas neimageble bona kaj bela; tia loko imagata laŭ religia ideo, kie oni troviĝos post la morto.
- posteno: ofico, laborfunkcio.
- sincera: aganta aŭ parolanta laŭ siaj veraj emocioj kaj opinioj.
-
sub-teni: helpi homon, asocion, projekton, politikon aŭ simile, por ke ĝi sukcesu.
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.