Ni invitas la legantojn de ĉi tiu retejo ne nur legi sed ankaŭ kontribui. Bonvolu mallonge prezenti vin en la paĝo Niaj legantoj. Por fari tion necesas unue ensaluti aŭ registriĝi, se vi ne jam faris tion.
Kiel vi povos prezenti vin? Jen la informoj, kiuj interesas aliajn legantojn:
- Via nomo
- Via loĝloko (urbo kaj lando)
- Kiam, kiel kaj kial vi eklernis Esperanton?
- Via profesio
- Viaj interesoj kaj ŝatokupojŝat-okupo: neprofesia agado, kiun oni faras pro plezuro kaj intereso.
- Foto.
Ĉu vi ne deziras aperigi vian familian nomon en Interreto? Tio estas en ordo. Donu nur vian personan nomon, aŭ uzu kaŝnomonkaŝ-nomo: nomo, kiun oni uzas, por kaŝi sian veran nomon..
Ĉu vi skribas Esperanton kun eraroj? Ne timu! La redaktoro korektos lingvajn erarojn antaŭ ol aperigi la tekston.
Sendu interesan foton: ne simplan portretonportreto: bildo aŭ foto, kiu prezentas la personan aspekton de homo., sed foton, kiu helpos nin kompreni pri viaj okupoj kaj interesoj.
Redaktite de Anna
- 4
Rekomendataj komentoj
Ne estas komentoj por montri.
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.