Mireille Grosjean, prezidanto de ILEI, montras sian kuiristan lerton
La Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI) invitas vin partopreni en nekutima virtuala aranĝo – en Gastronomia Rondo! Tiu evento okazos unuafoje en la historio de ILEI anstataŭ la jam konata kaj ŝatata Frandvespero, kiu normale malfermas ĝian kongreson.
Ni invitas vin “gustumi” virtuale tradiciajn manĝaĵojn de diversaj popoloj kaj nacioj. Amantoj de kuir-arto povas prezenti siajn talentojn en iu ajn maniero: per prelego, filmeto, reta kurso, metiejo, gastronomia kvizo, manĝ-ludo kaj tiel plu.
Ideoj por via prezento: kuirado de iu ajn manĝaĵo, popolaj kuirartoj, manĝo-tradicioj, surprizoj, interesaĵoj, amuzaĵoj, kaj tiel plu. Ekzemple filmu lokan tradician manĝon ĉe vi kun familianoj aŭ geamikoj kaj sendu ĝin al ILEI.
Maksimuma daŭro: 3 – 5 minutoj. En la komenco, nepre diru viajn nomon, urbon kaj landon. Montru kaj nomu la manĝaĵon en via lingvo kaj en Esperanto, la manĝomanieron, komentu la manĝaĵojn, klarigu ilian originon, kuir-manieron, en kiu okazo oni manĝas ilin, kaj simile. Dum la kongreso okazos programero, kiam ILEI montros tiujn filmetojn unu post alia.
Se vi deziras partopreni, bonvolu skribi al la sekretario de ILEI ĝis la 20-a de junio. Viaj kontribuoj devos atingi la Ligon antaŭ la fino de junio.
Redaktite de Anna
- evento: aparta, sufiĉe grava okazaĵo.
- frandi: kun plezuro manĝi aŭ trinki bongustaĵon.
- gastronomio: la arto kaj scienco pri la plezurigo de la gusto per lerta kaj sperta elektado, preparado kaj aranĝado de manĝaĵoj.
- kvizo: konkursa demandado pri diversaj scioj, kutime kun amuza celo.
- maksimuma: plej granda aŭ alta.
- metio: manlabora profesio.
- origino: loko, kie io ekestis, naskiĝis, evoluis.
- parto-preni: esti unu el la homoj, kiuj kune faras ion.
- surprizo: miriga kaj neatendita okazaĵo.
- talento: aparta, rimarkinda kapablo.
Rekomendataj komentoj
Aliĝu al la diskutado!
Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.