Salti al enhavo

Ĉinaj vojaĝantoj ricevas helpon


 Diskonigi

Eblas aŭskulti ĉi tiun artikolon, kiun voĉlegis Emilio Cid.

Ni ĉiuj aŭdis pri la plezur-ŝipo Diamant-Princino, kies pasaĝeroj dum pli ol du semajnoj ne rajtis forlasi la ŝipon, kiam ĝi atingis la havenon de Jokohamo. Estis en la ŝipo 2666 pasaĝeroj kaj 1045 ŝipanoj. 634 estis infektitaj de la malsano kaŭzita de danĝera nova viruso (COVID-19).

La 3711 homoj en la ŝipo venis el 56 landoj: Usono, Germanio, Italio, Britio, Japanio, Ĉinio kaj multaj aliaj. En la ŝipo estis 312 ĉinoj: 261 el Honkongo, 5 el Makao, 25 el Tajvano kaj 21 el la ĉina kontinento.

La 19-an de februaro, aviadilo el Honkongo atendis en la internacia flughaveno Haneda de Tokio por reporti la ĉinajn pasaĝerojn al Honkongo. Sed unue necesis porti ilin de la ŝipo al la flughaveno per busoj.

La ĉina ambasadejo en Tokio jam kelkajn tagojn pli frue kontaktis Liu Danhong, ĉininon loĝantan en Japanio de 25 jaroj. Ŝi posedas kompanion de turismaj busoj. Sed kiam Liu parolis kun siaj ŝoforoj kaj aliaj laboristoj, ili timis (ne senkaŭze) ke ili povus malsaniĝi pro la homoj el la ŝipo. Liu ne tuj devigis ilin kaj donis al ili tempon por pripensi la aferon kun siaj familianoj.

La postan matenon, la kunlaborantoj de Liu diris al ŝi, ke kvankam tio estas risko, kiam aliaj homoj bezonas helpon ni devas doni al ili nian manon. Aŭskultante tiujn vortojn, Liu sentis, ke larmoj venas en ŝiajn okulojn. Ankaŭ ŝi timis la riskon kaj eventualan malbonan sekvon por sia kompanio. Tamen ŝi pretis fari la aferon por helpi la ĉinajn pasaĝerojn.

Por certigi la sekurecon de siaj kunlaborantoj, Liu ricevis helpon de la ĉina ambasadejo, kiu sukcesis provizi ĉiujn ŝoforojn per protektaj vestoj.

La 19-an de februaro, Liu kaj ŝiaj japanaj kunlaborantoj atendis dum multaj horoj ĉe la ŝip-haveno kun 13 busoj. Malvarma vento frostigis ilin, tamen ili sukcesis forporti la ĉinajn pasaĝerojn de la ŝipo al la flughaveno. De tie ĉiuj veturis sekure per aviadilo al Honkongo.

Zhangwei
 

  • Ŝati 3
  • Dankon 2

Zhangwei (Wayne) estas ĉina esperantisto, nun pensiulo. Li lernis Esperanton en 2013 per Interreto, kaj organizas vojaĝojn por esperantistoj.


  • ambasadejo: konstruaĵo, kie troviĝas la homo kiu, nome de sia ŝtato, prizorgas ĝiajn aferojn eksterlande.

152953724_Ambasadejopx..jpg.8e9fe605edd5ed6125a00e5e828d9897.jpg

  • diamanto: tre valora ŝtono, tre malmola kaj brilanta, kutime senkolora kaj travidebla. 

914800141_Diamantopx..jpg.ea32938414af4294b1cb7c369e97778c.jpg

  • eventuala: povanta okazi, depende de necerta situacio.
  • infekti: transdoni malsanon.
  • kompanio: komerca aŭ industria societo.
  • kontinento: Afriko, Ameriko, Azio, Eŭropo kaj Oceanio estas kontinentoj; granda regiono de la tero, kiun oni povas trapasi, ne transirante maron.
  • larmo: unu ero de la akvo kiu fluas el la okuloj, kiam oni ploras.

7740970_Larmopx..jpg.bfc2427d9648e0b8a186612227f3094a.jpg

  • pasaĝero: vojaĝanto portata en veturilo. 

1768457919_PasaerojWiki..jpg.1295816b979adacb3288773269b9ab60.jpg           Dike Chukwuma CC BY-SA 4.0 

  • princino: filino de reĝo aŭ reĝino.
  • protekti: defendi kontraŭ danĝeroj.
  • provizi: aranĝi, ke iu aŭ io ricevu ĉion bezonatan.
  • risko: ebleco de danĝera situacio; ebleco de malgajno aŭ perdo.
  • ŝoforo: kondukisto de aŭtomobilo aŭ aŭtobuso. 

1906633019_oforopx..jpg.6c295fb8b98688e0d1beadfcd3442492.jpg

  • viruso: treege malgranda kaj nevidebla portanto de malsano.

1308919015_Kronviruso(publika).png.ef9ef0adec02a200b6d0d586a4e44ed7.png

 

 Diskonigi


Uzanta eĥosono

Rekomendataj komentoj

Ne estas komentoj por montri.



Aliĝu al la diskutado!

Eblas afiŝi nun kaj registriĝi poste. Se vi jam havas konton, ensalutu nun por afiŝi uzante ĝin.

Gasto
Aldoni komenton

×   Algluita kiel riĉa teksto.   Alglui plat-tekste

  Estas permesate nur 75 emoĝioj.

×   Via ligilo estas aŭtomate enkorpigita.   Montri kiel ligilo

×   Via antaŭa enhavo estas reenmetita.   Malplenigi redaktilon

×   Ne eblas rekte alglui bildojn. Alŝutu aŭ enmetu bildojn per URL.


×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.