Anna
-
Enhaveroj
974 -
Aliĝis
-
Laste vizitis
-
Tagoj kiam gajnis
813
Enhava speco
Artikoloj
Legantoj
Loke
Filmetoj
Kunlaborantoj
Filmeto-komentoj kiujn afiŝis Anna
-
-
Je 17/05/2020 at 13:38, Jean-Claude Roy diris:
La enhavo de tiu filmo ŝajnas tre naiva! Sed fakte mi opinias ke tute ne!
Kiam mi rigardis la filmon, mi efektive pensis, ke ĝia enhavo estas tre naiva. Sed poste mi tamen pensis, ke se aperus pli da tiaj filmoj, la mondo estus pli bona loko. Nuntempe estas emo al cinikeco, sed tio havas la sekvon, ke oni emas moki la homojn, kiuj faras bonajn agojn, anstataŭ admiri ilin. Estus preferinde formi la kutimojn, kaj precipe eduki infanojn, per tiaj "naivaj" filmoj.
- 1
- 1
-
El kiu lando venas tiu filmeto? Aperas en ĝi interesa skribo, sed mi ne certas, en kiu lingvo. Ĉu la taja?
-
Ankaŭ mi ne povas vidi ĝin. Antaŭe ĝi estis en ordo, laŭ mia memoro. Ĉu vi povus realŝuti ĝin?
-
Mi ĵus rimarkis eraron. Tio certe devus esti "originala kanto", ne "origina kanto". Sed ne eblas korekti tion sur la filmeto mem.
- 1
-
Li kantas kvazaŭ li komprenas la lingvon, kaj lia prononco estas perfekta. Sed mi neniam aŭdis pri li en Esperanto-renkontiĝo. Eble li lernis lastatempe.
- 1
-
Belega voĉo! Oni aŭdas, ke li vere estas profesia kantisto. Sed li ne estas esperantisto, ĉu ne?
- 1
-
Tre bone farita filmeto! La reĝisorado kaj aktorado ŝajnas vere profesiaj.
- 1
-
Multaj Esperantaj filmetoj estas nun troveblaj en la reto, sed bedaŭrinde preskaŭ ĉiuj enhavas lingvajn erarojn, malbonon prononcon aŭ aliajn problemojn, ĉar la plejmulto estas faritaj de amatoroj - precipe nuntempe, kiam multaj novaj homoj lernas Esperanton per Interreto. Mi aŭdis ŝercon, ke en la pasinteco post tri-semajna lernado la homoj komencis verki poemojn, sed en nia moderna mondo post tri-semajna lernado ili faras filmeton. Ne estas facile ĉiusemajne trovi filmeton, kiu estas perfekta en ĉiuj detaloj.
Laŭdon kaj grandan dankon al Judit, kiu ĉiusemajne spektas amason da filmoj por trovi taŭgan proponon por uea.facila!
- 3
-
Kiel Rakontu Mi
Muziko de Tolcsvay László, teksto de Bródy János, traduko de Rados Péter
Esperantlingva sondisko el 1981, kantita de fama hungara pop-kantistino Koncz ZsuzsaKredu min, ke mi ne volas plendi kun amar',
Mi ja scias tre bone, ke mankas la kial'.
Multfoje dirus mi, ke: jen mia problem',
Sed ege timas vin pro via miskompren'.
Se milde mi alvoĉas, vi ne volas aŭdi min,
Aŭ simple vi eksplikas, ke mimozas la anim',
Kaj se mi ekpasias por la atento-vek',
Do, la koleriĝemo 'stas mia pleja pek'.
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim'?
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min?
Kaj enigmas la kial' de via zorgo-kaŝ',
Vidas eble mison vi en ĉiu mia paŝ'.
Sinceron nur atendas de vi mia helpem',
Sed mi demandi timas - pro via miskompren'.
Eĉ sentas foje mi: vi min ne bezonas jam,
Vi bone scias ĉion; por mi buŝi - nura van'.
Vi saĝe min instruas, kaj lasas sen atent',
Ke mi nenion diras, kaj nur sidas en silent'.
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel rakontu pri l' anim'?
Kiel rakontu mi, kiel rakontu mi, kiel mi malkaŝu min?
Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi al mi paroli pri l' anim',
Mi petas, lasu vi, mi petas lasu vi, mi ege petas, aŭdu min!...
Tolcsvay László - Bródy János
Azzal kezdeném, hogy hidd el, nem panaszkodom,
Ha körülnézek, látom, nincs is rá okom.
De van néhány dolog, amit elmondanék,
Csak attól félek én, hogy félreértenéd.Ha szépen szólok hozzád, gyakran meg sem hallgatod,
Vagy elintézed azzal, hogy túl érzékeny vagyok,
S ha indulattal szólok, hogy figyelj végre rám
A türelmetlenségem a legnagyobb hibám.Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hogy mondjam el a bánatom?
Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hogy mondjam el, nem tudom.S azt sem értem én, a gondjaid miért titkolod,
Attól félsz talán, mindig rosszra gondolok?
Ha őszintén beszélnél, tudom, segíthetnék,
De vallatni sem merlek, még félreértenéd.
És úgy érzem már néha, hogy nincs szükséged rám,
Mindent jobban tudsz, és én csak jártatom a szám,
És ha bölcsen kioktatsz, végül észre sem veszed,
Hogy mélyen hallgatok, veled már nem beszélgetek.Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hogy mondjam el a bánatom?
Hogy mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hogy mondjam el, nem tudom.R'. ||: Hadd mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hogy mondjam el a bánatom!
Hadd mondjam el neked, hogy mondjam el neked,
Hadd mondjam úgy, ahogy tudom! :|| -
Eble la eraro tamen estis utila, ĉar ni nun tiom diskutis ĝin (ankaŭ en Facebook), ke la homoj ne povos forgesi la ĝustan uzadon!
- 2
-
antaŭ 7 horoj, Anthony diris:
"Ĉiun vesperon li ekzercis hejme" => ĉu tiu frazo ĝustas? Mi dirus "Ĉiun vesperon li ekzercis sin hejme"
Jes, vi pravas. Oni ne ekzercas, sed ekzercas sin.
- 2
-
Oni ne facile komprenas la vortojn de la kanto. Jen ili, tradukitaj de Jiří Kořínek.
Dormu ho mia princet‘,
sonĝu en dolĉa kviet‘,
pace dormetas la land‘,
mutas en boskoj la kant‘.
Kisas la luna radi‘
vangon senkulpan al vi,
fermu sin via okul‘-
dormu belsonĝe, karul‘! !
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.Ĉesis jam taga zorgpel‘-
dronas en pac la kastel‘,
en koridora malbru‘
viglas eĉ ne muso ne plu.
Tamen tra l‘ nokta trankvil‘
sonas angora suspir‘,
kvazaŭ anima tortur‘-
dormu belsonĝe, karul‘!
Baj lu, baj lu, baj lu, baj lu.- 1
-
Unue mi pensis, ke la kanto estas "Ne, mi bedaŭras nenion". La melodioj estas tre similaj, ĉu ne?
-
Vere estas amaso da voĉoj kaj aliaj fonaj bruoj! Ĉu li faris tiun registraĵon dum Esperanto-kongreso? Tamen, li tiel klare parolas, ke oni ne havas problemon por kompreni ĉion.
- 1
-
@Anĝelokr Mi ĝojas, ke vi povis sekvi la filmon. Mi pensis, ke la parolanto parolas tro rapide, sed eble la teksto ne estas tiel malfacila, kiel mi supozis. Atentu pri erareto en via komento: "la filmeton estis tre interesa". Kompreneble, tio devus esti "la filmeto" sen akuzativo - sed mi certas, ke vi jam sciis tion!
- 1
-
antaŭ 3 horoj, scivolemo diris:
Tio bonas!
Ĉu la infaneto ( la pranepino de D-ro Zamenhof ) en tiu filmeto estas Margret aŭ ŝia fratino ?
Ankaŭ mi demandis min pri tio. Sed ŝia nomo ne estas Margaret, sed Hanna. Mi pensas, ke ŝi estas la pli aĝa fratino de Margaret.
- 1
-
Tiu filmeto estas aparte interesa kaj spektinda, kvankam bedaŭrinde la parolanto parolas tre rapide, kio sendube malhelpos la komprenon por pluraj homoj. Oni spertas la etoson de tiu kongreso antaŭ 60 jaroj, kun grandaj homamasoj, granda entuziasmo. Tiutempe kongresoj en orient-Eŭropo ĉiam estis tre grandaj, ĉar la homoj ne povis vojaĝi al la okcidento, sed ĉiuj rajtis iri al kongreso en Pollando. Estas tre bele vidi la junan kaj ridetantan Marjorie Boulton, kiu subskribas siajn librojn, ankaŭ Julion Baghy. Krome estas tute mallonga peceto de eĉ pli malnova filmo (bedaŭrinde sen sono), kiu montras Zamenhof, kiu legas sian propran verkon.
- 1
- 2
-
Dankon, Johannes!
-
Johannes - ĉu vi mem respondos?
-
Mi konsentas, ke ĝi estas bonega filmeto, evidente profesie farita. Mi scivolas, ĉu la produktintoj faris ĝin aparte por Esperanto, aŭ ĉu ili tradukis jam ekzistantan filmeton.
-
-
Jes, tre aminda filmeto!
Korekto: Ni esperu, ke li iĝos bona Esperantisto estonte! (Post "iĝi" ne necesas la akuzativo, ĉar la frazo estas gramatike sama kiel ekzemple "Li estas bona esperantisto". "Li" kaj "esperantisto" estas la sama homo. Ankaŭ en la frazo "Li iĝos bona esperantisto", "li" kaj "esperantisto" estas la sama homo.)
-
Stefano, dankon pro la atentigo pri la akuzativa eraro en la enkonduka teksto. Estas malfacile trovi filmetojn tute sen lingvaj eraroj, sed efektive en tiu mallonga filmeto estas iom tro. Estas bedaŭrinde, ke la produktintoj ne kontroligis la tekston, antaŭ ol dediĉi tiom da energio al kreado de filmeto.
-
Je 2019-6-9 at 19:20, Esperanto Radom diris:
Tamen ... mi iomete ŝatas tiun-ĉi filmeton.
"tiun ĉi" (du vortoj). Oni ne aldonas streketon en esprimoj kiel "ĉi tiu", "ĉi tie", "tio ĉi" ktp.
Oni uzas la streketon kiam la "ĉi" estas parto de adverbo aŭ adjektivo, ekz. "ĉi-vespere", "ĉi-semajne", "ĉi-flanke", "ĉi-jara", ĉar la e- aŭ a-finaĵo rilatas al la tuta esprimo inkluzive de la "ĉi".
- 1
Elefantino promenas en urbo
-
-
-
-
-
en Filmetoj
Afiŝita
Vi pravas, ke la angla vorto "dozen" signifas 12 kaj ne 10. Tamen kiam oni diras "dozens of bananas", oni ne parolas laŭvorte pri multobloj de 12, sed pri relative granda kvanto, kiu verŝajne estus ie inter 20 kaj 100. "Dekoj" estus la ĝusta vorto por transdoni tiun koncepton en Esperanto. Se oni dirus "dekduoj da bananoj", tio donus la impreson, ke la bananoj venis en faskoj po dek du, do fakte temus pri tre preciza kvanto, dum "dozens of bananas" simple signifas "multaj".