Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    966
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    795

Filmeto-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Laŭ PMEG la esprimo "ĉi tero" ja povas signifi "ĉi tiu tero" https://bertilow.com/pmeg/gramatiko/e-vortecaj_vortetoj/lokaj/chi.html#i-gsf 

    Tamen, laŭ la klarigo: "Iuj opinias, ke memstara ĉi anstataŭ ĉi tiu(j) estas evitinda (krom eble en poezio)."

    Efektive, ankaŭ mi konsentas, ke esprimoj kiel "ĉi tero" ĝenerale estas evitindaj, kaj ne rekomendas tion kiel modelon por lernantoj. Tamen ili estas uzeblaj precipe en kanto-tradukoj, en kiuj ofte necesas iom tordi la kutiman lingvouzon pro la neceso enpremi tro da silaboj en verson kun fiksita ritmo.

     

     

    • Ŝati 1
  2. Pardonu, Alessandro, mi nur ĵus vidis vian komenton. Kaj tamen mi mem opinias, ke Esperanto ne estas religio! Mi estus kontenta, se homoj uzus Esperanton por tute praktikaj celoj kiel komercado kaj informado. Ju pli vaste Esperanto estos uzata, des pli da homoj scios pri ĝi. Kaj tio certe estus bona afero, ĉu ne? Kaj povante paroli kun homoj el la tuta mondo, la parolantoj nature ricevos pli da kompreno pri aliaj popoloj kaj kulturoj.

    • Ŝati 1
  3. Certe ne! La ĝusta vorto estas "bonvenigi": "Ni vin bonvenigas al koncerto". Do, bedaŭrinde estas lingva eraro en la teksto de tiu filmeto. Sed tre multaj Esperantaj filmoj enhavas lingvajn erarojn, do estas malfacile trovi perfektajn filmojn por uea.facila. Se ni ne akceptus tiujn kun lingvaj eraroj, ni devus rifuzi multajn bonajn filmojn kaj ni  apenaŭ sukcesus aperigi novan filmeton ĉiusemajne!

  4. Ĉu tio estas eraro en la teksto de la filmeto? Bedaŭrinde, estas preskaŭ neeble trovi filmetojn sen ia lingva eraro, do ni estas devigataj akcepti ilin eĉ kun kelkaj eraroj aŭ nemodela lingvaĵo. Kompreneble ni ne akceptus filmon kun tro da eraroj. Tamen, se ni insistus pri perfekteco, ni tute ne povus havi rubrikon pri filmetoj!

  5. Ĉu vere? Se mi vidas katon aŭ hundon en la strato, mi diras "ĝi". Sed se temas pri mia propra hejmkato, mi konas ĝin, kaj mi kompreneble diras "ŝi" aŭ "li". Rilate al bovinoj, mi normale dirus "ĝi", kvankam mi scias, ke ĝi nepre estas ina, sed en infanlibroj oni povus diri "ŝi", se oni homigas la beston, kiel Zepon la Zebro en la filmeto. Tial mi menciis kanguruojn, ĉar en infanlibroj nepre temas pri la kangurupatrino, kiu portas idon en sia poŝo. Neniu interesiĝas pri la kompatinda kangurupatro!

  6. Ankaŭ mi demandis min, ĉu la zebro estu "li" aŭ "ĝi". Sed kiam mi aŭskultis la filmeton, mi aŭdis, ke temas pri virzebro. Kompreneble, se oni scias la sekson de la besto, oni povas uzi "li" aŭ "ŝi".

    Grava demando, tamen, estas kial la zebro estas vira. Oni estus povinta rakonti la saman rakonton pri zebrino, sed oni plej ofte elektas viran beston. Escepto estas nur bovinoj kaj kanguruoj (eble ankaŭ ŝafoj), kiuj kutime estas prezentataj kiel inoj.

  7. Dankon, Przemyslaw! Mi bedaŭras malkovri, ke tamen la filmeto ne enhavis la veran voĉon de Zamenhof. Efektive la kvalito estis iom tro bona! Tamen vi sendas al ni registraĵon kun la vera voĉo de Zamenhof, do oni ja povas aŭdi ĝin!

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.