Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Por bone funkcii, supozeble tiu ludo bezonas sufiĉe grandan ludantaron, en ĉiuj partoj de la mondo. Nature estos malpli da homoj en la komenco, kaj espereble ili ne rezignos antaŭ ol la grupo sufiĉe grandiĝos por certigi, ke oni ĉiam trovos kunludanton.

     

    • Ŝati 1
  2. Ankaŭ mi haltis unu-du fojojn, kiam mi unue eklernis Esperanton. Sed poste mi ĉiam reprenis ĝin. Kiel bonŝance! Sen Esperanto mia vivo nun estus tute malsama - interalie, mi ne estus renkontinta mian edzon.

    • Ami 1
  3. Multajn dankojn pro via bela komento!

    Ĉar vi petis korektadon laŭnecese, mi atentigas vin, ke post "da" ne devus aperi akuzativo, do "Ni bezonas pli da toleremo" kaj "Ni en Azio en havas sufiĉe da materialo". La akuzativo post la vortoj "bezonas" kaj "havas" fakte apartenas al la vortoj "pli" kaj "sufiĉe", sed tiuj vortoj ne prenas akuzativan formon. Pli facilaj ekzemploj estus "Ni bezonas cent gramojn da sukero", aŭ "Ni havas tri skatolojn da libroj". Vi vidas, ke la vortoj "gramoj" kaj "skatoloj" prenas akuzativon, tamen ne la vortoj post "da".

    • Ŝati 2
  4. antaŭ 21 horoj, Zhangwei diris:

    Mi volus vidi la fotojn de ambaux la verkinto kaj lia instrusito,Sylvain Lelarge, cxu ne?

    Tamen mi ne aldonos pli da fotoj nun! Fakte la verkinto ne sendis al mi foton de si mem kun la instruisto.

    Oni ne uzas "ambaŭ...kaj..." en Esperanto. (Tio estas angla strukturo.) Oni uzas "kaj...kaj...", do: "Mi volus vidi la fotojn kaj de la verkinto kaj de lia instruisto".

  5. antaŭ 2 horoj, Rico diris:

    Certe. Aŭ ili povas legi po unu artikolo tage en uea.facila 🙂

    Fakte nova sumoo komenciĝas la 8an de septembro. Se vi volas partopreni, ne forgesu informi Hori Jasuo-n. Lia adreso estas en la artikolo supre. Se vi maltrafis la unuajn tagojn, vi povus tamen komenci malfrue kaj daŭrigi dum 15 tagoj.

  6. antaŭ 2 horoj, Zhangwei diris:

    Pardonu min, mi volas diri, la vorto "estIs" en la frazo "Sed li estis ankaŭ tre bona homo, kiu amis la homojn. " , la vocxlego estas " estAs".  Eble mia oreloj ne funkcias, eble, cxitie "estis" aux "estas" ambaux estas akceptebla?

    Cxu mi kalrigas gxin?

    Certe la ĝusta vorto estas "estis", ĉar Baghy jam mortis antaŭ longe. Mi pensas, ke la voĉleganto iom fuŝis la prononcon aŭ simple eraris.

  7. antaŭ unu horo, Zhangwei diris:

     

    Mi ne komprenas la vorton "paroritas". Ĉu vi volas diri "paroliĝas"?

    Mi ĵus aŭskultis. Efektive la prononco de tiu vokalo ne estas tre klara: ĉu "estis" aŭ "estas"? Estas malfacile decidi. Tamen, malgraŭ tiu eta malglataĵo, la legado ĝenerale estas tre bona kaj bone redonas la signifon de la enhavo!

  8. antaŭ 6 horoj, Cicciolinuks diris:

    Bvl aldoni difinon de kartvel-

    Kartvelujo estas lando, kiu troviĝas inter suda Rusujo, Turkujo, Armenujo, kaj Azerbajĝano. Ĝia ĉefurbo estas Tibiliso. Eble vi pli facile rekonas la anglan nomon Georgia, sed ĝi havas tute alian nomon en Esperanto.

  9. Antaŭ 40 jaroj mi estis ĉe jar-fina Esperanto-aranĝo en Germanujo, kie oni ne rajtis fumi en la konstruaĵo. Du viroj sidis ekstere por fumi, kaj ĉar ili ambaŭ multe fumis, vespere oni ĉiam trovis ilin ekstere en la malvarmo kaj neĝo. En la lasta vespero ili prezentis amuzan skeĉon, en kiu ili protestis kontraŭ la netolerema sinteno de la nefumantoj. Tre amuze - sed ili ambaŭ mortis pro koratako, unu je 52 jaroj kaj la alia je 64 jaroj.

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.