Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    974
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    813

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Ĉu vi ĉeestas la Virtualan Kongreson (VK)? Se jes, nepre vizitu unu el la du kunvenoj de uea.facila!

    Ni aperos sabaton (la 26an de novembro) dum la ĉefa programo je 18.00-18.50 UTC.

    Ni aperos dimanĉon (la 27an de novembro) dum la Movada Foiro je 11.00-11.55 UTC.

    Se vi esploros la programon en la retejo de la VK, vi trovos la horojn laŭ via propra horzono.

    Mi esperas renkonti vin dum unu el la du kunvenoj!

  2. Ankaŭ mi bedaŭras la mankon de komentoj. Ne forgesu, tamen, ke la retejo estas intencita por lernantoj. Povas esti, ke iuj hezitas komenti en Esperanto. Aliaj komentas (sed ne tre ofte) ĉe la grupo en Facebook anstataŭ en la retejo mem. Kelkaj homoj ŝajne havas problemon enskribiĝi ĉe la retejo por fari komentojn - sed evidente vi mem ne havis problemon fari tion.

    • Ŝati 1
  3. antaŭ 3 horoj, PetroKajKjoko diris:

    Mi bedaŭras ke vi ne sisteme mencias la numerojn de la esperantaj proverboj, ĉar ĉiuj proverboj en unu paragrafo rilatas! 

    La verkintoj ja aldonis la numerojn, sed mi kiel redaktoro forigis ilin. Ĉar la proverboj aperas en la Proverbaro laŭ alfabeta sinsekvo, oni facile povas trovi tiun, kiun oni serĉas.

  4. Dankon pro la ligilo. Oni trovos la filmon, se oni alklakos la ligilon en la lasta alineo de la artikolo. Estas skribite:  "Turka esperantisto Pomo Tufah tradukis la subtekstojn de tiu malnova filmo kaj nun prezentas ĝin al la Esperanta mondo.  Atendu anoncon de pliaj filmoj kun subtekstoj de li."

    Se vi alklakos la vortojn "prezentas ĝin al la Esperanta mondo" (en la artikolo), vi venos al la filmo.

     

    • Ŝati 1
  5. La gvidantoj de la Esperanto-Asocio en la ĉina urbo Tianjin petis permeson reuzi la supran artikolon en la paĝaro de la grupo. Ili ne nur aperigis la artikolon, sed ankaŭ tradukon en la ĉina (ŝajne kun aldonaj informoj), kaj ankaŭ filmetojn de Piron, informojn pri liaj libroj kaj tiel plu. Do ili faris tre belan prezenton pri la homo por ĉinaj esperantistoj! Jen la ligilo: https://mp.weixin.qq.com/s/xMwaMzIUC6HGiUOq7HOSsQ

×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.