Salti al enhavo

Anna

Mastrumantoj
  • Enhaveroj

    975
  • Aliĝis

  • Laste vizitis

  • Tagoj kiam gajnis

    819

Artikolo-komentoj kiujn afiŝis Anna

  1. Kompreneble estas bedaŭrinde se tre aktiva esperantisto kiel Kabe subite ĉesas aktivi. Sed tiaj aferoj normale okazas en iu ajn movado, ekzemple multaj esperantistoj estas tre aktivaj en la junulara movado, sed poste ili geedziĝas, naskas infanojn, devas pensi pri siaj laboro kaj kariero, kaj praktike ĉesas okupiĝi pri Esperanto (kelkaj revenas al ĝi post 20 jaroj). Esperanto ne estas religio, kaj se la homoj ne plu deziras aktivi, ili rajtas! Mi certe ne malŝatas Kabe pro tio, sed estus interese scii, kial tio okazis.

  2. Estas malfacile respondi tiun demandon, ĉar mi mem legis "La faraono" antaŭ tiom da jaroj (eĉ da jardekoj!), ke mi ne plu memoras, ĉu mi trovis ĝin malfacila. Mi supozas, ke ne, ĉar mi ja finis la libron. Kaj tio estas la ĉefa afero: "La faraono" estas tre longa libro. Se vi povas legi ĝin sufiĉe rapide, sen konstantaj paŭzoj por kontroli vortojn en la vortaro, ĝi estas sufiĉe ĝuinda legaĵo. Sed se vi devos ĉiam halti por serĉi en la vortaro, vi certe neniam sukcesos finlegi. Mi sugestas, ke vi provu la unuajn paĝojn de la versio senpage trovebla en la reto, por malkovri, ĉu vi sufiĉe facile komprenas ĝin.

    • Ŝati 1
  3. Estas apenaŭ kredebla fakto, ke en Germanujo dum la 30-aj jaroj ekzistis eĉ esperantistaj nazioj. Ili tradukis paroladon de Hitler, tute ne menciis Zamenhof en sia propagando, kaj elpelis ĉiujn judajn membrojn. Mi ĝojas diri, ke tamen multaj membroj proteste eksiĝis el la asocio pro tiaj agadoj. Kaj finfine tio ne helpis ilin, ĉar la asocio estis devigata malfondi sin. La idealoj de Esperanto pri paco kaj internacia komunikado ne estis akordigeblaj kun la ideoj de Hitler, laŭ kiuj la "arjoj" (la germana raso) estas supera al ĉiuj aliaj.

    • Ŝati 1
    • Ami 1
  4. antaŭ 27 minutoj, scivolemo diris:

     Mi ne havas vere ofte renkonti cxi tiujn formojn

    Vi ne bezonas la verbon "havi" en tia frazo. En la angla oni diras, "I have not met..." sed en Esperanto la rekta traduko estus "Mi ne estas renkontinta" (sen "havi"). Sed ne necesas skribi tiel malfacile! En Esperanto oni ĝenerale preferas pli simplajn strukturojn. Do skribu simple "Mi ne vere ofte renkontis ĉi tiujn formojn".

    • Ŝati 2
  5. "Praktiki" kaj "ekzerci" estas du verboj, kiujn la homoj misuzas. Pro influo de la naciaj lingvoj, la homoj ofte diras "Mi praktikas Esperanton", sed tio estas malĝusta. Oni praktikas medicinon aŭ juron, sed oni ne praktikas lingvon aŭ muzikan instrumenton. La difino en PIV estas "Efektive plenumi sian profesion ks (kaj simile)."

    Bedaŭrinde, ankaŭ la verbo "ekzerci" kaŭzas problemojn. Ĝi estas transitiva, do oni ne mem ekzercas, sed devas ekzerci iun aŭ ekzerci sin. PIV donas jenajn ekzemplojn: "ekzerci soldatojn", "sin ekzerci en parolado". Oni ankaŭ povas ekzerci ion, ekzemple oni povas ekzerci siajn muskolojn, aŭ ekzerci siajn fingrojn por pli lerte ludi muzikan instrumenton. Sed PIV klarigas, ke oni ne povas ekzerci la temon de la ekzercado, do oni ne ekzercas Esperanton, sed ekzercas sin pri/en Esperanto.

    Anstataŭ uzi la refleksivan verbon "ekzerci sin", oni povus diri "ekzerciĝi". Sed kiel klarigis Derek supre, oni ekzerĉigas pri aŭ en aŭ ĉe, ekzemple oni ekzerciĝas pri/en kantado.

  6. La redaktoro respondas:

    Mi konsentas kun Derek, ke ĉar la vorto "raso" troviĝas en la Deklaracio de Ĝenevo, mi ne devas forigi ĝin el la artikolo. Mia celo estis raporti, ne doni propran opinion.

    Do, kion fari pri la difino? La celo de la difinoj en uea.facila estas helpi la legantojn kompreni vortojn, kiuj ne troviĝas en la vortlisto. Ili ne estas tiel detalaj kiel tiuj en vortaroj, kaj ne nepre kovras ĉiujn aspektojn de la signifo. Krome ili estas mallongaj, kaj uzas nur vortojn el la vortlisto.

    Estas malfacile klarigi, kio estas "raso", uzante nur radikojn el la vortlisto! Mia difino estis jena: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu apartigas ĝin de aliaj homgrupoj". Mi nun rimarkas, ke la vorto "apartigas" malagrable memorigas pri la iama apartismo en Sud-Afriko. Mi povus ŝanĝi ĝin jene: "homgrupo kun videbla korpa eco, ekzemple haŭtkoloro, kiu diferencigas ĝin de aliaj homgrupoj". Ĉu tio estas pli taŭga? Provu mem verki pli bonan difinon!

  7. Je 2019-1-25 at 18:22, scivolemo diris:

    Mi havas demandon pri la titolo.

    Cxu gxi ne bezonas la verbon "esti"  -- cxu la unua scienc-fikcia estis libro ?

    aux demandi alimaniere - Kiu estis la unua scienc-fikcia estis libro ?

     

     

    Kara Scivolemo,

    Tio estas retorika demando, en kiu parto de la frazo estas subkomprenata: "Ĉu [tio estis] la unua sciencfikcia libro?" Tio sonas bele en titolo, kiu devas esti konciza kaj trafa, sed kompreneble ne estas kompleta frazo en normala konversacio.

    • Ŝati 4
  8. antaŭ 2 horoj, Jean-Claude Roy diris:

    Lukiano en la jaro 170 p.K.p.K.: post Kristo. verkis libron titolitatitoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko.titoli: doni nomon al libro, poemo, teatraĵo, aŭ simila verko. Veraj Rakontoj

    ĉu ne estas : ... libron titolitan (kaj ne titolita)?

     

    Dankon pro la atentigo! Mi tuj korektis.

    • Ŝati 2
  9. Mariana skribis: "Kaj dume mi uzos kaj vaste rekomendos la facilan retejon! :classic_smile: Dum nia sekva monata kunveno en Sofio mi prezentos ĝin. Aŭ, estus pli bone, se iu el la kunlaborantoj pretus mem prezenti ĝin per skajpo. Temas pri la 19a de februaro, je la 12a horo laŭ UTC. Kiu ŝatus gasti al ni virtuale?"

    Anna respondas:

    Multajn dankojn pro via entuziasma kuraĝigo! Rilate al la skajpa prezento, bonvolu skribi al ni per "Kontakti nin", por ke ni interkonsentu.

    vmel2001 skribis: "Hieraŭ mi diris la samon en fejsbuko, kaj nur alia persono indikis, ke tie estas du poemetoj de Liven Dek. Nun mi ne povas ilin retrovi el la hejmpaĝo."

    Anna respondas: Tio okazis, ĉar por malfermi la retejon ni jam enmetis plurajn artikolojn, kaj tiu de Liven Dek aperis nur en la dua aŭ tria paĝo. Normale ne aperos tiom da novaj artikoloj samtempe, kaj la plej nova aperos en la hejmpaĝo, do estos pli facile videbla. Por trovi beletraĵojn, rigardu en la kategorio "Legaĵoj".

    Kaj Mariana kaj vmel volas pli da beletraĵoj. Tio estas bona konsilo por la redaktoro!

     

  10. antaŭ 11 horoj, vojacek diris:

    Kiam estas korekte uzebla kaj -ujo kaj -io, tiam gravas, ke en unu artikolo estu uzata nur -ujo aŭ nur -io, sed ne alterne!

    Kara Vojacek,

    Vi pravas. Sed kompreneble ni ne intencas normale uzi ambaŭ formojn en la sama artikolo!

    Anna

    • Ŝati 2
×
×
  • Aldoni novan...

Gravaj informoj

Por bone funkcii, uea.facila uzas kuketojn. Legu nian Privatecan politikon por ekscii kiel ni uzas viajn informojn kaj la Uzkondiĉojn por esti uzanto de la retejo.